Edoardo Amaldi

Edoardo AMALDI (5a de septembro 1908 – 5a de decembro 1989) estis itala fizikisto. Amaldi stampis la terminon “neŭtrino” en konversacioj kun Enrico Fermi distingante ĝin el pli peza “neŭtrono”.

Edoardo Amaldi
Persona informo
Edoardo Amaldi
Naskiĝo5-an de septembro 1908 (1908-09-05)
en Carpaneto Piacentino
Morto5-an de decembro 1989 (1989-12-05) (81-jaraĝa)
en Romo
TomboCampo Verano (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojitala vd
ŜtatanecoItalio (1946–1989)
Reĝlando Italio (1908–1946) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Romo "La Sapienza" Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroUgo Amaldi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oGinestra Giovene (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojUgo Amaldi (en) Traduki, Daniela Amaldi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofizikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoFiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enRomo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verkaro

Amaldi gradiĝis sub la superrigardo de Enrico Fermi kaj estis lia ĉefa kunlaboranto ĝis 1938, kiam Fermi lasis Italion por translokiĝi al Usono. En 1939, Amaldi estis rekrutita en la Italia Armeo kaj revenis al fiziko en 1941.

La Knaboj de Via Panisperna, inter kiuj Edoardo Amaldi (centre), ĉirkaŭ 1934.

Post la Dua Mondmilito, Amaldi tenis la katedron de "Ĝenerala Fiziko" en la Sapienza Universitato de Romo, rekonstruis la post-Fermi-an Lernejon de Fiziko, kaj estis la kun-fondinto de la Istituto Nazionale di Fisica Nucleare kaj de ESRO. Li estis la ĝenerala sekretario de CERN en ties fruaj etapoj kiam tio estis ankoraŭ provizora, antaŭ la oficiala fondo en septembro 1954.[1][2][3][4] Li pioneris en Eŭropo la serĉadon de la gravitaj ondoj.

Liaj ĉefaj sciencaj rezultoj temis pri malrapidaj neŭtronoj en la Fermi-a grupo, kaj la pruvaro por la nuligo de antiprotonoj pere de emulziaj teknikoj, iom samtempa al la produktado pri akceliloj fare de Emilio Segrè kaj kunlaborantoj. Amaldi kunverkis ĉirkaŭ 200 sciencajn publikaĵojn game el atoma spektroskopio kaj nuklea fiziko al baza partiklofiziko kaj eksperimenta gravitoteorio, same kiel lernolibroj por mezlernejoj kaj universitatoj. Li verkis ankaŭ histori-sciencajn librojn, kiel por ekzemplo, la biografio de sia malaperinta amiko Ettore Majorana. Li estis elektita Fremda Honora Membro de la Akademio pri Sciencoj de Sovetunio en 1958[5] kaj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj en 1962.[6] En 1963 li iĝis Fremda Membro de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj.[7] La 25an de aprilo 1968, li estis elektita Fremda Membro de la Reĝa Societo de Londono.[8]

Amaldi mortis neatendite la 5an de decembro 1989, ankoraŭ tute aktiva, kiam li estis prezidanto de la Nacia Akademio de la Linkoj, kies membro li estis ekde 1948.

Ĉefaj verkoj

  • Fisica sperimentale 2, Tipo-Litografia Marves, Roma, 1938 (ofte represita).
  • Esercitazioni di fisica (kun G.C. Wick), 2 voll., Tipo-Litografia Romolo Pioda, Roma, 1942.
  • Appunti di fisica nucleare (kun G.C. Wick), 2 voll., Tipo-Litografia Romolo Pioda, Roma, 1946.
  • Fisica generale, Parte II, Tipo-Litografia Marves, Roma, 1962 (ofte represita).
  • Fisica Generale. Elettromagnetismo, Relatività, Ottica (kun G. Pizzella kaj R. Bizzarri), Zanichelli, Bologna, 1986.
  • La fisica per i licei scientifici (kun Ginestra Amaldi), 3 vol., Zanichelli, Bologna, 1973 (ofte represita).

Notoj

Bibliografio

  • Laura Fermi, Atomi in famiglia, Mondadori, Milano, 1954.
  • Miriam Mafai, Il lungo freddo, Rizzoli, Milano, 2012.
  • P. Angela, C. Rubbia, Edoardo Amaldi scienziato e cittadino d'Europa, Milano, 1992.
  • G. Paoloni, Amaldi Edoardo, en Dizionario Biografico degli italiani, 2013.
  • G. Salvini,, La vita e l'opera di Edoardo Amaldi, en Rendiconti dell'Accademia nazionale dei Lincei, vol. 9, I, 1990.
  • G. Battimelli, M. G. Ianniello, Fermi e dintorni. Due secoli di fisica a Roma (1748-1960), Milano, 2013.