Edvin Marton
Edvin Marton, ruse Эдвин Мартон, (laŭ hungarlingve kutima nomordo estus Marton Edvin) estas sovetuniana hungara violonisto, komponisto. Lia origina nomo estis Csűry Lajos Edvin [ĉUri lajoŝ] ĝis 2003.
Edvin Marton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csűry Lajos Edvin |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1974 (50-jaraĝa) en Vilok |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1997) |
Familio | |
Edz(in)o | Adrienn Gombosi (2009–) |
Okupo | |
Okupo | violonisto komponisto |
TTT | |
Retejo | http://edvinmarton.com/ |
Lajos Edvin Csűry [1] naskiĝis la 17-an de februaro 1974 en Vilok (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).
Biografio
Edvin Marton apartenis al la hungara minoritato en Sovetunio. Li frekventis bazlernejon en sia naskiĝloko, sed pli frue li hejme lernis violonadon. Li studis en muzikakademio de Moskvo inter 1983–1990, poste en similaj lernejoj de Novjorko, Vieno kaj Budapeŝto. Li donis sian unue gravan koncerton en la aĝo de dek du kun la Moskva Simfonia Orkestro. Ekde 1993 li estis orkestrano de la nacia filharmonia orkestro en Hungario. Li iĝis konata kiel violonisto dum glitkurantaj konkursoj. En la 2000-aj jaroj li forlasis la klasikan muzikon kaj komencis violonadi distrajn muzikojn. Li establis orkestron el virinoj. Li edziĝis en 2009, lia edzino naskis dufoje.
Elektitaj koncertoj
- Carnegie Hall (1995)
Lia libro
- A hegedű hercege, Edvin Marton titkos élete (2008, memuaro, eldonita en pluraj lingvoj)
Lia sukceso
- Eŭrovido-Kantokonkurso (2008)