Edwin Mattison McMillan

usona fizikisto
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la usona fizikisto Edwin Mattison McMillan. Por aliaj signifoj vidu la artikolon McMillan.

Edwin Mattison MCMILLAN (n. 18-an de septembro 1907 en Redondo Beach, Kalifornio, Usono – m. 7-an de septembro 1991 en El Cerrito, Kalifornio), usona atomkerna fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri kemio en 1951 kun Glenn Theodore Seaborg pri malkovro de la 93-a elemento, la neptunio. Ĝi estis la unua el la Transuraniaj elementoj.

Edwin Mattison McMillan
Nobel-premiito
Persona informo
NaskonomoEdwin Mattison McMillan
Naskiĝo18-an de septembro 1907 (1907-09-18)
en Redondo Beach
Morto7-an de septembro 1991 (1991-09-07) (83-jaraĝa)
en El Cerrito
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis percomplications of diabetes mellitus vd
TomboSunset View Cemetery vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materPasadena High School • Kalifornia Instituto de TeknologioUniversitato Princeton vd
Profesio
Okupofizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampofiziko vd
Doktoreca konsilistoEdward Condon vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

McMillan studis en la California Institute of Technology kaj en Universitato de Princeton, kie ankaŭ doktoriĝis en Princeton en 1932. Li instruis en la Kalifornia Universitato, en Berkeley, ekde 1946 kiel universitata instruisto. Ekde 1958 li gvidis la radiadan laboratorion Lawrence. Li pensiiĝis en 1973.

McMillan malkovris la neptunion analizante la fision. Li kaj Philip Hauge Abelson izolis la novan elementon en 1940 kaj tiel pruvis ties ekziston.

McMillan okupiĝis dum la dua mondmilito eĉ pri radar- kaj sonaresploro, partoprenis en konstruado de la unua atombombo. Li ankaŭ ellaboris la sinkrociklotronon..

McMillan estis inter 1968 kaj 1971 prezidanto de la usona Nacia Naturscienca Akademio.