Elektrumo

Elektrumo estas alojo de oro kaj arĝento kun spuroj de kupro kaj kelkaj aliaj metaloj. La koloro de elektrumo dependas de la proporcio inter oro kaj arĝento, kaj ĝi povas varii inter hela kaj pala flavo.

Elektruma monero el Lidio (6-a jarcento a.K.)

Oni uzis elektrumon por fari interalie trinkujojn kaj monerojn. Ĝi estis pli taŭga por fari monerojn ol oro, ĉar ĝi estas pli fortika. Tamen, ĉar la proporcio de oro kaj arĝento varias inter moneroj, estis pli malfacile determini la valoron de elektruma monero.

Vidu ankaŭ