Endemiaj birdoj de Karibio

listartikolo en Vikimedio

Endemiaj birdoj de Karibio estas unu el serio haviganta informon pri endemioj inter birdoj en diversaj zoogeografiaj zonoj tutmondaj. Por pliaj detaloj pri tiu temo vidu artikolon Endemiismoj ĉe birdoj. La geografia karaktero de Karibio kiel aro de insuloj kaj insularoj difinas sian specialan statuson de mondoregiono kie estas multaj endemioj.

Priotelus temnurus (Kuba trogono), endemia de Kubo.

Modeloj de endemioj

Tiu regiono rimarkindas ne nur pro granda nombro de endemiaj specioj, sed ankaŭ pro endemioj en tre alta nivelo de la taksonomia grupigo kia estas familio.

Familinivelaj endemioj

Jenaj familioj estas endemiaj en la regiono:

  • Duledoj, paserina familio, kiu enhavas ununuran specion troviĝantan nur en la insulo Hispaniolo.
  • Todiedoj, familio de kvin specioj, troviĝanta nur en la Grandaj Antiloj.

Genronivelaj endemioj

Krom la genroj de la supraj familioj, la jenaj genroj estas endemiaj de la regiono:

  • Margarops, kun unu specio, nome la Perlokula margaropo
  • Priotelus, kun du specioj, la Kuba trogono and Hispaniola trogono

Kvin genroj troviĝas nur en Hispaniolo:

  • Nesoctites, kun unu specio, nome la Antila pikumno
  • Phaenicophilus, kun du specioj, la Nigrakrona fenikofilo kaj la Grizkrona fenikofilo
  • Calyptophilus, kun du specioj, la Orienta kaliptofilo kaj la Okcidenta kaliptofilo
  • Microligea, kun unu specio, nome la Verdavosta parulio
  • Xenoligea, kun unu specio, nome la Hispaniola parulio

Kvin genroj troviĝas nur en Jamajko:

  • Pseudoscops, kun unu specio, nome la Jamajka strigo
  • Trochilus, kun du specioj, la Ruĝbeka troĥilo kaj la Nigrabeka troĥilo
  • Loxipasser, kun unu specio, nome la Flavŝultra Loksipasero
  • Euneornis, kun unu specio, nome la Eŭneorno
  • Nesopsar, kun unu specio, nome la Nesopsaro

Unu genro troviĝanta nur en Puerto Rico:

  • Nesospingus, kun unu specio, nome la Nesospingo

Tri genera genroj troviĝas nur en Kubo:

  • Ferminia, kun unu specio, nome la Zapata troglodito
  • Cyanolimnas, kun unu specio, nome la Zapata ralo
  • Torreornis, kun unu specio, nome la Zapata pasero
  • Xiphidiopicus, kun unu specio, nome la Kuba verda pego

Tri genera genroj troviĝas nur en Malgrandaj Antiloj:

  • Ramphocinclus, kun unu specio, nome la Ramfocinklo
  • Cinclocerthia, kun du specioj, nome la Griza cinklocertio kaj la Bruna cinklocertio
  • Allenia, kun unu specio, nome la Alenio

Krom tiuj genroj, altaj proporcioj de la specioj membroj de aliaj genroj estas endemiaj de Karibio.

Endemibirdaj areoj

Birdlife International difinis nombron de Endemibirdaj areoj en Karibio.

025Kubo
026Bahamo
027Jamajko
028Hispaniolo
029Puerto Rico kaj Virgulininsuloj
030Malgrandaj Antiloj

Listo de specioj

Specioj endemiaj de Kubo

Specioj endemiaj de Hispaniolo

  • Hispaniola buteo
  • Hispaniola kukolo
  • Ruĝgorĝa kukolo
  • Cindrovizaĝa turstrigo
  • Hispaniola sifonoro
  • Hispaniola kaprimulgo
  • Hispaniola smeraldulo
  • Hispaniola trogono

Specioj endemiaj de Jamajko

  • Jamajka kaprimulgo
  • Jamajka kolibro
  • Nigrabeka troĥilo
  • Ruĝabeka troĥilo
  • Jamajka todio
  • Jamajka pego
  • Jamajka tirano
  • Jamajka kontopo

Specioj endemiaj de Puerto-Riko

  • Puerto-Rika smeraldulo
  • Puerto-Rika todio
  • Puerto-Rika pego
  • Puerto-Rika kontopo
  • Puerto-Rika miarĥo

Aliaj specioj endemiaj de la Grandaj Antiloj

  • Malgranda melisugo
  • Grandantila tirano
  • Stolida miarĥo
  • Orhirundo

Specioj endemiaj de la Malgrandaj Antiloj

  • Grenada kolombo
  • Dominika amazono
  • Sanktalucia amazono
  • Sanktavincenta amazono
  • Imperia amazono
  • Martinika pinglovostulo
  • Purpurgorĝa eŭlampo
  • Blukapa kolibro
  • Gvadelupa melanerpo
  • Kariba kontopo
  • Sanktalucia kontopo
  • Grenada miarĥo
  • Malgrandantila miarĥo
  • Lerminia turdo
  • Larĝavosta ramfocinklo
  • Skvambrusta alenio

Aliaj specioj endemiaj de la regiono

Eksteraj ligiloj