Endre Héjjas

Endre Héjjas [hEjaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Héjjas Endre estis hungara meteologiisto, abelisto.

Endre Héjjas
Persona informo
Naskiĝo16-an de majo 1867 (1867-05-16)
en Zádor
Morto6-an de junio 1947 (1947-06-06) (80-jaraĝa)
en Ráckeve
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupometeologo
abelisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Endre Héjjas [1] naskiĝis la 16-an de majo 1867 en Hungara reĝlando en Zádorfalva (nuntempa Zádor en Slovakio). Li mortis la 6-an de junio 1947 en Ráckeve.

Biografio

Endre Héjjas akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste en 1891 li eklaboris en la meteologia instituto. Ekde 1920 li gvidis la laborgrupon pri prognozoj. En 1897 li fondis revuon Időjárás (=Vetero). En 1924 li pensiuliĝis kiel titulara vicdirektoro. Hejme li okupiĝis pri abeloj kaj mieloj, eĉ li verkis faklibron pri tio.

Elektitaj publikaĵoj

  • A zivatarok Magyarországon (1898)
  • A csapadék évi átlagos eloszlása Magyarországon (1910)

Fontoj