Eriko la ruĝa

Eriko la ruĝaruĝa Eriko (en la norena lingvo Eiríkr Rauði) (naskiĝis en 940950; mortis en 10031010) estis norvega navigacianto. Lia vera nomo estis Eirikr Thorvaldson (Eiríkr Þorvaldsson), sed pro rufaj hararo kaj barbo liaj kunuloj kromnomis lin "la ruĝa".

Eriko la ruĝa
Persona informo
Naskiĝo30-an de novembro 949 (0949-11-30)
en Norvegio
Morto30-an de novembro 1002 (1002-11-30) (53-jaraĝa)
en Brattahlíð
Lingvojmalnovnordlanda
ŜtatanecoNorvegio
Familio
PatroThorvald Asvaldsson
Edz(in)oThjodhild
InfanojLeifr Eiríksson • Thorvald Eiriksson • Freydís Eiríksdóttir
Okupo
Okupoesploristo • setlanto
vdr
Portreto de Eriko la ruĝa el Gronlandia de Arngrímur Jónsson (1688).

Banita el Norvegio pro murdo, li ekloĝis en la nordokcidenta parto de Islando kun 450 homoj. Pli poste la nombro altiĝis ĝis ĉirkaŭ 3000. Eriko restis pagano, sed lia edzino Þjóðhildr (Thiodhild), kristano, konstruigis preĝejon de kiu postrestas ruino. La sidlantoj organizis la politikan vivon laŭ la islanda modelo, sed la episkopo de Gardhar rapide obtenis moralan kaj politikan aŭtoritaton ĝis kiam Groenlando estis subigita sub la rego de Norvegio en 1261.

Viktimoj de malvarmiĝo de la klimato, de luktoj kontraŭ la inuitoj aŭ de malsategoj skandinavoj malaperis de Groenlando fine de la 14-a jarcento.

Vidu ankaŭ

  • Leif Eriksson, unu el liaj filoj, malkovranto de Vinlando
  • La sagao de Eriko la ruĝa
  • La Gronlandsagao
  • Vinlando