EsPodkasto

(Alidirektita el EsPodkasto – ĝoju aŭ frenezigxu!)

esPodkasto estas podkasta elsendo, farita de Rolfo el Zuriko kutime (teorie) monate. La mezuma daŭro de ĉiu elsendo estas 12 minutoj. esPodkasto komenciĝis per provelsendo en septembro 2005, sed la unua vera epizodo aperis en novembro de 2005.

La subtitolo de esPodkasto estas "ĝoju aŭ frenezigxu!" (intenca ikso). La podkasto ne celas la movadon, sed precipe la lingvon mem. La programo estas iom loza kaj (intence) duonserioza.

ePisOdo 0030

oficiale la lasta ePisOdo. muziko: dave stewart: "lilly was here".

ePisOdo 0029

pri komputeko.net, la prikomputila terminokolekto. muziko: abanda shake: "cat" (kato): http://www.myspace.com/abandashake

ePisOdo 0028

kontribuo de goberiko pri dialektiĝo en esperanto.scio, konscio, konscienco.muziko: yael naïm: "new soul" (nova animo): [1] Arkivigite je 2021-08-12 per la retarkivo Wayback Machine

ePisOdo 0027

la laste epizodo en 2007. denove eta babilado kun ljubĉo. ĉifoje pri dialektoj en esperanto. ne vere informplena elsendo. iom superflua fakte. tamen iom bona muziko en la podgufujo: la japana grupo suiren[rompita ligilo]: "attention please".

ePisOdo 0026

pri la estonteco. mencio de libro de naomi wolf: [2]muziko: supernova.ligoj al supernova: vinilkosmo [3]peco "pasio en katen’": ĉe farbskatol:[4] Arkivigite je 2011-10-17 per la retarkivo Wayback Machineĉe youtube:[5]

ePisOdo 0025

gasto en la elsendo: ljubcho. li kaj rolfo balilumas pri la demando "kio estas plibonigenda en la lingvo esperanto?"

ePisOdo 0024

gasto en la elsendo: ljubcho. li kaj rolfo provas silenti unu minuton en esperanto.

muziko: mathew ebel, "lost my way":

ePisOdo 0023

babilado kun ljubcho pri la demando: ĉu ni ankoraŭ bezonas klubojn kaj asociojn (en la nevirtuala mondo)?

muziko: esperanto desperado, "festeno": esperantodesperado.dk Arkivigite je 2007-10-17 per la retarkivo Wayback Machine, muziko havebla ĉe vinilkosmo.com

ePisOdo 0022

reagoj de diversaj aŭskultantoj: roberto (tas.esperanto.org.au), mastro jano (vidu poemon sube), toño del barrio (personal.telefonica.terra.es/web/tdb), ikuko kitagawa.

Kreo el nenio (mastro Jano)

Por mi norma estas paso, superfluas la pasio.Ĉar saltema, por la pulo,superfluas la pulio.Por maŝino, estas fero, superfluas la ferio.Ne konvenas kontraŭ lamo, superfluas la lamio.En bazaroj estas varoj superfluaj kun varioj.El la voĉoj estas aro supre flua la ario.La nenio estas vana, do superflua, pensis Dio,la nenio absoluta iĝis tiam "io" tuta.Jen regulo estas baza, povas studi ĝin Blazio.Devo devas esti hobo*, superfluas la hobio,jam el kapo mankas rado, superfluas elradio.

  • ne ekzistas tiu vorto en Esperanto, Blazio W. estas profesoro de lingvosciencoj

muziko: girls stuff, "voglia di": http://www.9t9.ch/go Arkivigite je 2007-07-24 per la retarkivo Wayback Machine

ePisOdo 0021

209 novaj vortoj en esperanto! dank'al la akademio de esperanto: http://akademio-de-esperanto.org

tri el tiuj vortoj: amendi, anĉo, areo.

muziko: alamantra, "symphonette": http://www.myspace.com/alamantra

ePisOdo 0020

sekvoj de la letero de steve jobs.

tri retaj radioprogramoj 24-horaj:

radio-esperanto: http://www.radio-esperanto.com Arkivigite je 2007-04-10 per la retarkivo Wayback Machine

radio jászberény: http://87.242.26.81:8000[rompita ligilo] (kopii adreson en la elsendfluan programon)

radio aktiva: http://radioaktiva.esperanto.org.uy Arkivigite je 2021-06-08 per la retarkivo Wayback Machine (kopii adreson en la elsendfluan programon)

muziko: irene b "un nuovo camino". http://www.irene-online.net/ Arkivigite je 2007-03-31 per la retarkivo Wayback Machine

ePisOdo 0019

publika letero de steve jobs (firmao apple): "pensoj pri muziko" (fakte temas pri kopiprotektita muziko)

muziko: brand new heavies "all fired up".

ePisOdo 0018

leteroj. kiel lerni esperanton parole/aŭde?

muziko: irene b "mi realidad". http://www.irene-online.net/ Arkivigite je 2007-03-31 per la retarkivo Wayback Machine

plej eta retejo: guimp.com [6]

ePisOdo 0017

intervjuo kun ljubĉo, 3a parto.

ePisOdo 0016

intervjuo kun ljubĉo, 2a parto.

ePisOdo 0015

intervjuo kun ljubĉo, 1a parto.

ePisOdo 0014

temo: fekado . fekvortaro: "tabuaj vortoj en esperanto" .tiu podkasto havas la averton "maldeca" (unua maldeca esperanto-podkasto).

ePisOdo 0013

temo: planlingvo tokipono (toki pona) .vorttrezoro: trista | kurta | frida | olda | liva .bildo: podkasto-logotipo

ePisOdo 0012

vortoj: turpa, hidavirtuala mondo: dua vivo [7]

ePisOdo 0011

vortoj: piko, trefo | reĝo, damo, fanto (bubo) | asoPIV fojfoje stulte difinas vortojnnova podkasta projektomuziko: Andrew Buscemi, "yoposayo"

ePisOdo 0010

vortoj: kero | karoo (rombo | lozanĝo)poŝtelefono en diversaj lingvojmuziko: "Stacked up cloud" de lunar drive

ePisOdo 0009

kial ne estas datoj ĉe la esPodkastola 5 gajnantoj de premioj (poŝkartoj aŭ @esperan.to-adreso)metu vin sur la [frappr-mapon]eltranĉitaj superfluaj sonaj eroj (aahm k.s.)iomete pri personaj kaj fakaj podkastoj: esPodkasto estas ambaŭecanova podkasto: "ĉi tie nun" de krize: http://www.zervic.com/chitienun/muziko: Alamantra, "Surfbabe", fona muziko: Brain Buckit, "Baja taxi"odo | obstrukco | obteni

ePisOdo 0008

letero (pri furzi) de vilchjo, vidu liajn retejojn http://kafejo.com kaj http://komputado.commuziko de evan stone: "grapes" kaj "kcams"metu vin sur la frappr-maponfonduso | fondaĵo (fondi) | fonduoletero de s-ro "ne gravas"iom pri rolfo, pri ŝablonoj/antaŭjuĝojnova jaro

ePisOdo 0007

letero de arnold victoripodderzamenhof-tagobrodkasti (emisii, elsendi)semujo (podo (ipod))idilio | idlipodsafe music networkdĵ kunar http://www.download.com/kunar[rompita ligilo] kaj http://www.mp3.com.au/kunar Arkivigite je 2022-04-01 per la retarkivo Wayback Machinerimarkaro pri podkastoj (ne klaku, vi jam troviĝas ĉi tie!)

ePisOdo 0006

korpaj bruoj: terni, tusi, oscedi, singulti, rukti, ronki, ŝmaci, spiregi, blovpurigi la nazon, furzi.krome pri (mal)transitiveco de verboj: eki, komenci, starti, fini, ĉesi.

ePisOdo 0005

reago. donacetoj. podo. podkasta kulturo.

ePisOdo 0004

rekomendinda podkasto. proverboj.

ePisOdo 0003

ĉu ni bezonas zamenhof-tagon? pri la 15a de decembro.

ePisOdo 0002

unu el tri personoj bojkotas almenaù unu markon.

ePisOdo 0001

unua podkasto.

diversaĵoj

fona muziko ePisOdoj 0004 ĝis 0006: kyoto jazz massive: «mind expansions» http://music.download.com/kyotojazzmassive Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine kaj http://www.compost-records.com/sections/labels/cpt_arti/kyoto.php3

Eksteraj ligiloj