Esperanta Biblioteko Internacia

Esperanto-eldonserio

Esperanta Biblioteko Internacia estas kolekto de originalaj libroj kaj tradukoj de diversnaciaj esperantistoj.

Emblemo uzata en la serio

La libroj estis eldonitaj en formato 14x10 cm. de la entrepreno Möller & Borel, poste de Ader kaj Borel, kaj fine de Ellersiek & Borel en Berlino. En la kolekto 33 [1] libroj aperis inter 1909 kaj 1924.

Libroj eldonitaj en la serio

Listo de publikigaĵoj el la serio.

Serio de Esperanto-libroj en la eldonejo Möller & Borel, Berlin

  • № 1 Legolibreto de J. Borel
  • № 2 Fabeloj de Andersen, tradukita el dana lingvo de Frederik Skeel-Giørling
  • № 3 Bona Sinjorino de Eliza Orzeszkowa, tradukita el pola lingvo de Kabe
  • № 4 Rusaj Rakontoj de Mamin Sibirjak, tradukita el rusa lingvo de N. Kabanov
  • № 5 Don Kiĥoto en Barcelono, tradukita el hispana lingvo de Frederic Pujulà i Vallès
  • № 6 El la Biblio, tradukita de D-ro L.L. Zamenhof
  • № 7 El Dramoj (fragmentoj) tradukitaj el la germana lingvo de D-ro L.L. Zamenhof
  • № 8 El Komedioj (fragmentoJ) esperantigitaj de D-ro L.L. Zamenhof
  • № 9 Praktika Frazaro, Dialogoj de la ĉiutaga vivo, kunmetis J. Borel
  • № 10/11 Japanaj Rakontoj, El la japana kunmetis Ĉif Toŝio
  • № 12 Reaperantoj, Familia dramo de Henrik Ibsen (1a akto), el norvega lingvo de August Oskar Bünemann
  • № 13 Bulgaraj Rakontoj, el bulgara lingvo tradukis, Atanas D. Atanasov
  • № 14/15 Amoro kaj Psiĥo, de Lucius Apulejus, el la latina lingvo tradukis Emil Pfeffer
  • № 16 Komerca Korespondo, kunmetis J. Borel
  • № 17 Konsiloj pri Higieno, tradukis J. Borel
  • № 18 La Reĝo de la Ora Rivero aŭ La Nigraj Fratoj de John Ruskin, el la angla tradukis Ivy Kellerman
  • № 19 Sinjoro Herkules, Unuakta burleskaĵo de Georg Belly, el la germana tradukis H. Aratz kaj Max Butin
  • № 20 La lasta Usonano de J. A. Mitchell, el la angla tradukis Lehman Wendell
  • № 21 Hungaraj Rakontoj de Ferenc Herczog, el la hungara tradukis A. Panajott
  • № 22 Nord-germanaj Rakontoj de Heinrich Bandlow, el platgermana tradukis Ella Scheerpeltz
  • № 23 Hispanaj Dramoj de Jacinto Benavente, tr. Vicente Inglada
  • № 24 La Instituto Milner de Jean Jullien, tr. la Lyon'a grupo
  • № 25 Noveletoj de la Nigra Arbaro de Hel. Christaller, tr. Wilhelm Christaller
  • № 26 La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo de Alfred de Vigny, tr. Samuel Meyer
  • № 27 La Patrino de Ernst Zahn, tr. J. Ŝmid
  • № 28 Elzasaj Legendoj tr. Charlotte Pulvers
  • № 29-31 Sub la Neĝo de J. J. Porchat
  • № 32 La Amkonkurantoj triakta komedio originale de Reinhold Schmidt
  • № 33 La Regado de Si Mem per Konscia Aŭtosugesto de E. Coué, trad. J. Borel

Recenzoj

 La firmao Möller kaj J. Borel fondis tre rimarkindan kaj utilan kolekton de legolibroj kiuj precipe taŭgas por lernantoj kaj ankaŭ kiel literatura vulgarilo ĉar ĉiu volumeto malgraŭ sia eleganta formato kaj la bona presado kostis tre malmulte : 1/10 de spesmilo.
En tute aperis 33 numeroj de tiu kolekto de neriproĉeblaj, belstilaj verketoj kiuj sen la dubo troviĝas en ĉiuj Esperantaj hejmaj libraroj. 
— 1910(1964), Historio de Esperanto I, paĝo 303

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj