Komerca Korespondo
Komerca Korespondo [1] [2] pritaktas la Esperantan komercan lingvaĵon kaj skribmanieron. La 48-paĝa libreto, redaktita fare de Jean Borel, estas eldonita en la jaro 1910 en Berlino ĉe Möller & Borel el Berlino kaj Dresdeno. Reeldono aperis en 1922 ĉe Ellersiek & Borel. La Komerca Korespondo konstituas la numeron 16 en la serio Esperanta Biblioteko Internacia.
Komerca Korespondo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Jean Borel | |
Eldonjaro | 1910 | |
Urbo | Berlino | |
Eldoninto | Möller & Borel | |
Paĝoj | 45 | |
Vikifontaro | Komerca Korespondo | |
Enhavo
Pri la komerca korespondo; por respondi; por fini leteron; korespondo, poŝto; informoj pri prezoj kaj varoj; negoca movado, prezaltiĝo; kvietaj negocoj, malaltiĝo de prezoj; vendokondiĉoj; spekulacioj; mendoj; plenumo de mendoj; aĉetoj kaj vendoj; konsignoj, ekspedoj; kontoj (kalkuloj, fakturoj); kontoj kurantaj; rimarkigoj pri kontoj - korektoj; diversaj temoj : vojaĝoj, asekuroj, bankrotoj, rilatoj - proponoj pri servoj, enkondukoj, kredit-leteroj, referencoj kaj informpetoj, tratoj.
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Praktikaj Komercaj Leteroj, 1907
- Komercaj Leteroj, C.A. Pruisen, 1949