Esperanto-movado en Kubo
Esperanto en Kubo aperis en la komenco de la 20-a jarcento. Pri tiu epoko vidu artikolon Frua Kuba Esperanto-movado.
Post la jaro 1959 kaj la venko de la kastrisma revolucio Esperanto disvastiĝis. Sed nur en 1979 oni fondis la asocion KEA (Kuba Esperanto-Asocio), kiu aliĝis al UEA en 1983. Post tio oni eldonis librojn en Esperanto, ekfunkciis la radioelsendejo de Radio Havano Kubo kaj oni organizis Universalajn Kongresojn kaj IJK en 1990 kaj en 2010. Krome en 2004 okazis en Kubo la Tutamerika Kongreso de Esperanto.
Referencoj
- "Kubo kaj Esperanto", Juna Amiko, nº 3/2009 (126), paĝo 32.
Eksteraj ligiloj
- Historio de la Kuba Esperanto-movado Arkivigite je 2004-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Stanislavo Belov (2017-04-08) Esperanto-kongreso kaj posta sukceso (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-04-08. Alirita 2017-04-08. (blogaĵo pri la 6a Nacia Esperanto-kongreso en 2015)
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov