Zamenhof/Esperanto-objekto

objekto dediĉita al Esperanto aŭ al ĝia kreinto L. L. Zamenhof
(Alidirektita el Esperanto-placo)

Zamenhof/Esperanto-objekto, ofte mallongige ZEO, estas objekto nomata honore de L. L. ZamenhofEsperanto. Ĉi tiu mallongigo estis unue uzata en la libro de Hugo Röllinger Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto Objektoj en 54 landoj.[1]

Statuo de Zamenhof en Prilep Respubliko de Makedonio

Difino

Laŭ Hugo Röllinger ZEO-j povas esti:

  • Stratoj, avenuoj, placoj, parkoj ktp. oficiale nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto. Tiuj nomoj en ĉiu kazo devas regule aperi sur strattabuloj, mapoj kaj simile.
  • Konstruaĵoj oficiale nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto, ekzemple monumentoj, pontoj, kulturdomoj, memortabuloj, muzeoj ktp.
  • Komercaj entreprenoj, firmaoj, klinikoj, restoracioj, hoteloj ktp. nomitaj laŭ Zamenhof aŭ Esperanto.
  • Objektoj oficiale nomitaj laŭ personoj, kies meritoj ekskluzive aŭ almenaŭ plejparte rilatas al esperantismo, la enskribo de la objekto devas mencii la vortojn “Esperanto” aŭ “Zamenhof”. (Ekzemple validas kiel ZEO la memortabulo pri la iama urbestro de la itala urbo Trento, Peterlongo, ĉar la tabulo mencias la Esperantajn meritojn de Peterlongo, nome ke li tradukis la “Dian Komedion” de Dante el la arkaika itala lingvo en Esperanton).
  • Objektoj oficiale nomitaj laŭ personoj ĉe kiuj la esenca motivo por la honorigo estis la esperantisteco (ekzemple la “Plaza Doctor Juan Régulo Pérez” en La Laguna, Tenerife, Hispanio).

Agado

Vikio Amas ZEOjn estas fotokonkurso internacia pri Zamenhof/Esperanto-objektoj. Ĝi okazis unuafoje dum aŭgusto 2018. La partoprenantoj devis foti kaj alŝuti al la Vikimedia Komunejo fotojn pri objektoj rilataj al Esperanto, ties kulturo kaj iniciatinto. La konkurso atingis 208 fotojn pri ZEO-j en la mondo.

Bildaro

Komisiito de UEA

Universala Esperanto-Asocio havas komisiiton pri ZEO-j[2]:

Esperanto-urboj kaj vilaĝoj

Kvankam Esperanto-urboj kaj -vilaĝoj ne estas mem ZEO-oj, en tiuj lokoj troviĝas la plej multaj ZEO-oj.

Por esti ESPERANTO-URBO, necesas:

  • ĉefaj enirvojoj de la urbo la ŝildon "Esperanto-urbo"
  • havi minimume 25 librojn en Esperanto aŭ pri Esperanto aŭ vortarojn en la urba biblioteko, aŭ en la urba administrejo aŭ en la urba lernejo
  • akcepti Esperanto-staĝon, eventon en la urbo per faciligoj laŭ viaj ebloj
  • saluti la partoprenantojn de tiaj eventoj aŭ saluti gravulojn de la Eo-movado alvenintajn en via urbo fare de la urbestro, prezidanto aŭ simila gravulo de via urbo
  • posedi Esperanto-flagon kaj uzi ĝin laŭ la eventoj
  • meti je senpaga dispono klasoĉambron, kaze ke estas surloke instruisto de Esperanto kaj interesatoj, kiuj volas lerni la lingvon
  • meti la informon pri via statuso de Esperanto-urbo en vian oficialan retejon
  • decidi esti Esperanto-urbo fare de la urba parlamento aŭ urbestro aŭ administrejo depende de la lokaj strukturoj

Malpli postulemaj kondiĉoj validas por Esperanto-vilaĝoj[5].

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

(en + 9 aliaj elekteblaj lingvoj) Ludo por trovi ZEO-ojn, GeoGuessr

 
Listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj