Estépar

Estépar [esTEpar] estas loĝloko kaj municipo en la centrokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Estépar estas eble etimologie komprenebla kiel Stepejo.

Estépar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo09230
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro636  (2023) [+]
Loĝdenso6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 54′ U (mapo)42.276666666667-3.8983333333333 [+]
Alto812 m [+]
Areo102,7 km² (10 270 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Estépar (Provinco Burgoso)
Estépar (Provinco Burgoso)
DEC
Estépar
Estépar
Situo de Estépar
Estépar (Hispanio)
Estépar (Hispanio)
DEC
Estépar
Estépar
Situo de Estépar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Estépar [+]
vdr

Geografio

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 102,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 604 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el 1991.

Ĝi distas 22 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la rivero Arlanzón kaj ĝia alfluanto la rivero Hormazuela. Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Iglesias, Hornillos del Camino, Rabé de las Calzadas, Frandovínez, Tamarón, Celada del Camino, Cavia, Cayuela, Albillos, Pampliega, Mazuela, Presencio, Arcos kaj Villangómez.

La municipo Estépar enhavas 11 loĝlokojn, nome la jenaj: Arenillas de Muñó, Arroyo de Muñó, Estépar, Hormaza, Mazuelo de Muñó, Medinilla de la Dehesa, Pedrosa de Muñó, Quintanilla-Somuñó, Vilviestre de Muñó, Villagutiérrez kaj Villavieja de Muñó; inter ili nombras tiuj kiuj havas la aldonon de Muñó, alude al iama loĝanto-posedanto Nuño aŭ Muñoz, kio aperas ankaŭ en la municipa blazono.

La loĝloko estas ĉe la Aŭtovojo de Kastilio A-62 kiu ligas Burgoson (nordoriente) kun Venta de Baños (sudokcidente), nome inter Buniel kaj Celada del Camino.

Historio

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Amastombo de ekzekutitoj dum la Hispana Enlanda Milito fare de insurekciantaj dekstruloj.

En la Hispana Enlanda Milito la areo tuj falis en teritorio kontrolita de la frankismaj insurekciantoj kaj ne okazis subpremado fare de maldekstruloj; tamen la dekstruloj subpremadis kaj eĉ ekzekutis multajn suspektitojn.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj kaj restaĵoj de kasteloj kaj fortikaĵoj.

Bildoj

Vidu ankaŭ

Notoj