Ethereum

publika blokĉena platformo

Ethereum (eo: Etereumo) estas malfermkoda platformon por programeblaj inteligentaj kontraktoj.[1] La responda ĉifra valuto nomiĝas "etero", angle ether (lumporta etero).

Etereumon komence priskribis Vitalik Buterin en la malfrua parto de 2013 [2], formale priskribis Gavin Wood nelonge poste en tiel nomata "flava papero" [3], kaj finfine lanĉiĝis 30an de julio 2015.[4] Ĝi sidas inter grupo de platformoj de "nova generacio" de ĉifraj valutoj, alinome "Bitcoin 2.0".

Celo

La ĉefa celo de la Projekto Etereumo estas evoluigi kaj disvastigi anstataŭigon sencentrigitan kaj pseŭdoniman por la Tut-Tera Teksaĵo, kun modoj de publikigado (Swarm), mesaĝado (Whisper), interŝanĝoj (Ethereum), kaj integrita interfaco (Mist) [5]

Etereumo estas projekto kun nefermita fontteksto. Evoluigado komenciĝis en decembro de 2013, kaj la unuaj kompiloj aperis en februaro de 2015. La projekto progresis kaj la publika lanĉo de la etereuma blokĉeno la 30an de julio 2015.

Ether

La valutunuo de etereumo estas etero, kaj estas uzata por pripagi komputikajn servojn en la reto.

Por subvencii evoluigadon, Etereumo disdonis la komencan kvanton de eteroj per 42-taga amasvendado akirinte 31,591 bitkojnojn, je valoro tiutempa de US$18,439,086, kontraŭ 60,102,216 eteroj.[6]

Kontraktoj

Inteligentaj kontraktoj estas programoj kaj protokoloj, kiuj ebligas la aŭtomatan plenumadon de kontrakto. En etereumo, kontraktoj povas realiĝi en diversaj lingvoj, kompilii en bitkodon por la Etereuma Virtuala Maŝino (EVM) antaŭ efektivigon en la blokĉeno de Etereumo.

Ĉiu kontrakto estas rulita en ĉiu plena nodo samtempe kaj rezultigas kunordon pri la eligo. La dokumentado notas ke komputado en al EVM estas "tre altkosta," kaj "ne eblas en EVM fari ion nefareblan per poŝtelefono de 1999."[7]

Referencoj

Eksteraj ligiloj