Eugenio Gerardo Lobo

La verkisto Eugenio Gerardo LOBO naskiĝis en Cuerva, provinco Toledo, Hispanio, de nobela familio, la 24an de septembro de 1679. Li estis militisto kaj partoprenis en la Milito de hispana sukcedo kaj en variaj kampanjoj de Afriko kaj Italio. Li estis akceptita en la Ordeno de Santiago kaj estis kaj milita kaj civila guberniestro de Barcelono. Li mortiĝis post falo el ĉevalo en aŭgusto de 1750.

Eugenio Gerardo Lobo
Persona informo
Naskiĝo24-an de septembro 1679 (1679-09-24)
en Cuerva
Morto1-an de januaro 1750 (1750-01-01) (70-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvojhispana vd
ŜtatanecoHispanio vd
Profesio
Okupopoeto
militisto
dramaturgo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lobo verkis kelkajn komediojn kaj dediĉis sin al la tipaj ĝenroj de la tiama poezio: versoj festecaj, de amkonceptoj ktp. Inter aliaj menciindas la jenaj verkoj: Selva de las Musas (Cádiz, 1717), Obras poéticas de don Eugenio Gerardo Lobo (Pamplona, 1724), El más justo rey de Grecia (teatraĵo ludata en Madrido septembre de 1757), Mártires de Toledo kaj Texedor Palomeque (teatraĵo ludata en Madrido septembre de 1764).

Bibliografio

  • José María Escribano Escribano, Biografía y obra de Eugenio Gerardo Lobo, Toledo: Diputación Provincial de Toledo (1996)

Eksteraj ligiloj