Europa Nostra

organizaĵoj

Europa Nostra, itale signifante "Nia Eŭropo", estas eŭropa tegmenta organizaĵo por libervolaj kulturaj konservadorganizaĵoj. Alidirite, la organizaĵo estas tut-eŭropa federacio de asocioj kreitaj por antaŭenigi kaj protekti la kulturan heredaĵon kaj naturan medion de Eŭropo. La Federacio konsistas el 250 ne-profitaj organizaĵoj agantaj en 45 eŭropaj landoj.

Europa Nostra
flago
kultura organizaĵo
Komenco29-a de novembro 1963 vd
Lando(j)Nederlando vd
SidejoHago
Agareo

kultura heredo

RetejoOficiala retejo
vdr
Europa Nostra plakedo sur la Eider-kanalkluzo proksime de Klein-Köningsförde.

Europa Nostra estis fondita en 1963 fare de grupo de libervolaj kulturaj konservadunuiĝoj, gviditaj fare de Italia Nostra, en la oficejo de la Konsilio de Eŭropo en Parizo. Ĝi havas konsultiĝan statuson kun UNESCO kaj estas rekonita kiel NROa partnero [1].

Aldone al kulturaj konservadorganizaĵoj, Europa Nostra ankaŭ havas multajn lokajn municipojn, urbojn kaj individuojn kiel membroj [2]. La celo de la organizaĵo estas promocii la arkitekturan kaj pejzaĝan kulturan heredaĵon, plibonigi la normon en urba kaj pejzaĝa planado kaj antaŭenigi la kvaliton de kulturaj metioj.

Europa Nostra provas esti opinioforma. Ĉi tio okazas per premioceremonioj, seminarioj, publikaĵoj kaj artikoloj, ekspozicioj, studvojaĝoj kaj sciencaj revuoj. Unu agado, kiu altiras multe da atento, estas la premio Europa Nostra, kiu ĉiujare donas diplomojn kaj en specialaj kazoj medalojn por konservadprojektoj por arkitekture kaj kulture valoraj instalaĵoj, konstruaĵoj kaj kulturhistoriaj pejzaĝoj en Eŭropo.

La Eŭropa Heredaĵo-Premio/Premio Europa Nostra

Medalo de Premio Europa Nostra

Premio de Kultura Heredaĵo de EU

Ekde 1997, EU donis financan subtenon por la funkciado de Europa Nostra.  En 2002, la EU decidis igi la premio Europa Nostra la EU kultura heredaĵa premio.

Kategorioj

Ĉiujare, klopodoj en eŭropa kultura konservado estas rekompencitaj en la sekvaj kategorioj:

  1. konservado de - la arkitektura heredaĵo - la kultura pejzaĝo - artaĵkolektoj - arkeologiaj lokoj
  2. studado - studo kiu celas konduki al palpeblaj rezultoj por antaŭenigi kaj konservi la areojn menciitajn en Kategorio 1.
  3. specialaj konservado-klopodoj de individuoj aŭ grupoj
  4. vigligi reton de kulturaj heredaĵaj koncernatoj en Eŭropo [3].

Referencoj

Eksteraj ligiloj