Konsilio de Eŭropo

La Konsilio de Eŭropo estas politika interregistara organizaĵo fondita en 1949 kun ĉefsidejo en la Palaco de Eŭropo, Strasburgo, Francio. Ĝia misio estas garantii demokration, homajn rajtojn kaj justecon en Eŭropo. Ĝi enkalkulas 800 milionojn da homoj en 47 ŝtatoj (kontraste al 27 en Eŭropa Unio). La Konsilio de Eŭropo celas konstrui pli grandan Eŭropon bazitan sur komunaj valoroj, inkluzive de toleremo kaj respekto al kultura kaj lingva diverseco[1].

Konsilio de Eŭropo
emblemo
Elaera vidaĵo de la Palaco de Eŭropo, sidejo de la Konsilio de Eŭropo
Elaera vidaĵo de la Palaco de Eŭropo, sidejo de la Konsilio de Eŭropo
interregistara organizaĵo
Komenco5-a de majo 1949 vd
Lando(j)Francio vd
SidejoPalaco de Eŭropo
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Marija Pejčinović Burić vd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo

FiliojEŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj • European Commission for the Efficiency of Justice vd
PosedatojEuropean Court of Human Rights building • Palaco de Eŭropo vd
RetejoOficiala retejo
vdr

Memore al ĝia fondiĝo, oni festas ĉiujare, la 5-an de majo, la Eŭropan tagon.

Eblaj konfuzoj

Atentu ne konfuzi la Konsilion de Eŭropo kun:

  • la Konsilio de Eŭropa Unio, kiu estas politika kaj leĝfara institucio de Eŭropa Unio, kaj kiu konsistas el la membroŝtataj ministroj;
  • la Eŭropa Konsilio, kiu konsistas el la registarestroj (ŝtatestroj aŭ kabinetestroj) de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio – ĝi difinas la esencon de la ĝenerala politiko de Eŭropa Unio.

Celoj

La Konsilio de Eŭropo celas:

Organoj

La ĉefaj organoj de la Konsilio de Eŭropo estas:

Traktatoj kaj rekomendoj

La Konsilio de Eŭropo ellaboris 199 traktatojn aŭ konvenciojn pri homaj rajtoj, lukto kontraŭ la organizita krimularo, prevento de torturo, protekto de la datenoj, de malplimulto, kultura kunlaboro, ktp... Inter ili estas:

Krome la Konsilio de Eŭropo alprenis cele al la registaroj rekomendojn, kiuj difinas ĉefprincipojn pri juro, sano, amasinformado, instruado kaj edukado, kulturo, sporto...

Membroŝtatoj

Membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo

Fondintaj membroŝtatoj

  1.  Belgio
  2.  Britio
  3.  Danio
  4.  Francio
  5.  Irlando
  6.  Italio
  7.  Luksemburgo
  8.  Nederlando
  9.  Norvegio
  10.  Svedio

Ceteraj, nefondintaj membroŝtatoj

 Albanio  Latvio
 Andoro  Liĥtenŝtejno
 Armenio  Litovio
 Aŭstrio  Nord-Makedonio
 Azerbajĝano  Malto
 Bosnio kaj Hercegovino  Moldavio
 Bulgario  Monako
 Ĉeĥio  Pollando
 Estonio  Portugalio
 Finnlando  Rumanio
 Kartvelio  Rusio
 Germanio  San-Marino
 Grekio  Serbio
 Hispanio  Slovakio
 Hungario  Slovenio
 Islando   Svislando
 Kipro  Turkio
 Kroatio  Ukrainio

En marto 2022, post la Invado de Rusio en Ukrainion, Rusio, sub minaco de forpelo, decidis retiriĝi el la Konsilio de Eŭropo.

Esperantujo

Konsilio de Eŭropo en kunlaboro kun ALTE

En novembro 2020 dudeko da fakuloj kunlaboris kun KCE pri lingvotestado ĉe enmigrintoj, rifuĝintoj, azilpetantoj, laŭ komisio de ALTE kaj la Konsilio de Eŭropo pri LASLLIAM (esperantigebla al "La Alfabetigo kaj Sekundara Lernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrantoj")[2][3]. Konsilio de Eŭropo komisiis la preparon de la koncerna dokumentaro en kiu KCE oficiale partoprenis, kies traduko aperis en la retejo de ALTE ("La panoramo 2018 de Konisilio de Eŭropo kaj ALTE pri lingva kaj socikona politikoj por migrantoj"). Flankefiko estas ke la Konsilio de Eŭropo eldonis faldfolion pri ĝi en Esperanto, rete alirebla en ĝia oficiala retejo[4].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj