Fandopunkto

(Alidirektita el Fandiĝotemperaturo)

Fandopunkto estas temperaturo, ĉe kiu materialo fandiĝas (aū degelas), t.e. ĝi transiras de la solida al la likva agregostato. La fandopunkto dependas de la materialo kaj premo kaj egalas al frostopunkto.

Priskribo

Kristalaj substancoj fandiĝas post ioma ripoztempo ĉe la fandopunkta temperaturo. La kialo estas la energia diferenco inter la kristala kaj la likva statoj. Ĉar la kristalstrukturo signifas pli malaltan energetikan staton ol la fandaĵo, tiel la energia diferenco "absorbiĝas" ĉe la fandiĝo. Tial la amorfaj bazmaterialoj kiel ekzemple plastoj havas transiran temperaturon kaj neniun ripoztempon dum la fandiĝo.

Speciala situacio ekzistas por alojoj: malsame al puraj metaloj, multaj alojoj ne havas unuopan fandopunkton. Anstataŭe, ili havas fandan amplekson ene de kiu la materialo estas miksaĵo de solidaj kaj likvaj fazoj. La temperaturo je kiu fandado komenciĝas nomiĝas soliduso, kaj tiu je kiu fandado kompletiĝas nomiĝas likvuso. Alojo kun unuopa fandopunkto nomiĝas eŭtekta miksaĵo.

Kelkaj fandopunktoj θ en [[ °C]]
Materialoθ
Heliumo-272,2
Etanolo (C2H5OH)-114
Hidrargo-38,36
Akvo0
Benzolo5,5
Naftalino80
Sulfuro (romba)113
Sulfuro (monoklina)119
Kansukero160
Stano231
Plumbo327,4
Aluminio658
Kuireja salo801
Arĝento960,8
Fero1.535
Plateno1.773,5
Volframo3.422

Fandi

Laŭ Francisko Azorín fandi estas Fluidigi ion per varmo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina fundere (fandi). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fandejo, por loko, ejo, kie oni fandas; fandisto; fandaĵo; fandiĝi.[2]

Vidu ankaŭ

Notoj