Ferenc Galetta

GALETTA Ferenc estis hungara aktoro, teatrestro naskita en Temeŝvaro la 12-an de marto 1889 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de oktobro 1974.

Ferenc Galetta
Persona informo
Naskiĝo12-an de marto 1889 (1889-03-12)
en Timișoara
Morto21-an de oktobro 1974 (1974-10-21) (85-jaraĝa)
en Józsefváros
TomboNova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoaktoro
teatra reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kariero

Li debutis en 1910 en la trupo Károly Fehér. Poste li ludis en la trupo de Alfréd Halász, poste en Pécs, en Szeged, en trupo de la BudaTemesvár, en Gaja Teatro, en Városi Színház, en Budai Színkör, en la Revü, en la Scala, en la Teatro Blaha Lujza. Inter 1922–1924 li estis la ĉefreĝisoro de la trupo de Pozsony. Liaj pluaj stacioj estis: Teatro Városi, Király Színház, Theater an der Wien, Budai Színkör, Régi Apolló. En 1927 mallongtempe li estris la teatron de Temesvár, poste li dungiĝis al Arad. En la 1930-aj jaroj li havis propran trupon. En 1931–32 kaj 1933–34 li ludis kaj reĝisoris en Pécs. En 1936–37 li aperis en la trupo de Mihály Erdélyi (teatrestro), en 1938–39 denove en Teatro Városi. En 1950–51 kaj ekde 1957 ĝis 1962 li estis ano de la Nacia Teatro (Budapeŝto).

El liaj roloj

El liaj reĝisoraĵoj

  • Erdélyi M.: Fehérvári huszárok;
  • Szabolcs Fényes: Manolita;
  • Farkas I.: Túl a nagy Krivánon.

Lia opereto

  • Görlvásár (1929).

Fonto

  • Magyar Színházművészeti Lexikon