Ferenc Nopcsa

NOPCSA Ferenc [nopĉa] barono, estis hungara grandbienulo, paleontologo, geologo, ano de MTA. Li naskiĝis en Déva la 3-an de majo 1877 kaj mortis Vieno la 23-an de aprilo 1933.

Ferenc Nopcsa
Persona informo
Naskiĝo3-an de majo 1877 (1877-05-03)
en Deva
Morto25-an de aprilo 1933 (1933-04-25) (55-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialopafvundo
TomboFeuerhalle Simmering
Lingvojhungaraalbanagermanaanglarumana
LoĝlokoVieno
ŜtatanecoHungario
Alma materTheresianum • Universitato de Vieno
Familio
PatroElek Nopcsa
AmkunuloBajazid Doda
Okupo
Okupopaleontologo • etnologo • albanologo • verkistozoologogeologo
vdr

Biografio

Siajn altlernejajn studojn Nopcsa faris en Theresianum de Vieno. En bieno de sia familio Szentpéterfalva en tiu tempo li trovis restaĵojn de pralacerdo el kreta aĝo. Li trairis la tutan Eŭropon. En 1902 li estis en Italujo, en 1903 en insulo Kreto, pli poste en Anglujo kaj Francujo. En 1903 lian interesiĝon kaptis Albanujo, kie li faris esplorojn plurfoje kaj kolektis valorajn etnografiaĵojn. En 1912 li iĝis ano de geologia asocio en London. En 1925 li iĝis direktoro de Geologia Instituto en Hungarujo. En tiu tempo li komencis okupiĝi pri tektoniko. En 1929 li translokiĝis Vienon. Li memmortigis. Liaj ĉefaj esplorkampoj estis la dinosaŭroj kaj la geologio de Albanujo. Li estis mondkonata fakulo de prareptilioj.

Verkoj

  • Dinosaurierreste aus Siebenbürgen (Wien, 1899);
  • Gyulafehérvár, Déva, Ruszkabánya és a romániai határ közé eső vidék geológiája (Bp., 1905);
  • A legsötétebb Európa (Vándorlások Albániában. Bp., 1911);
  • Adatok az északalbán parti hegyláncok geológiájához (Bp., 1916);
  • Die Familien der Reptilien (Berlin, 1923);
  • Albanien, Bauten und Trachten (Berlin, 1925);
  • Geographie und Geologie Nordalbaniens (Bp., 1929);
  • Zur Geschichte der Adria. Eine tektonische Studie (Zeitschr. Deutsch. Geol. Ges. 1932).

Fonto

Eksteraj ligiloj