Fervojo Tobu

Fervojo Tobu (japane 東武鉄道株式会社 [Tōbu tecudō kabuŝiki-gaiŝa], angle Tobu Railway Co., Ltd.) estas japana privata naveda fervoja kompanio en la regiono Kanto. Ĝiaj fervojaj linioj situas en Tokio kaj norde apudaj gubernioj: Sajtama, Ĉiba, Toĉigi kaj Gumma.

Tobu Railway Co., Ltd.
Tobu Railway Co., Ltd.
major railway company • publika kompanio • rail company (Japan) • reto de publika transporto • private railway vd
Dum1-a de novembro 1897 - nekonata/nuntempe
Jura formojapania akciofirmao
Fonditanovembro 1897
SidejoJapan, Tokyo, Sumida-ku, Oshiage 2-18-12
LandoJapanio
Dungitoj19 621 (stato: 2022)
Agokampofervojo
ISIN-kodoJP3597800006
Posedataj kompaniojTōbu Utsunomiya Line • Tōbu Isesaki Line • Tobu Tojo Line • Tobu Ogose Line • Tōbu Sano Line • Tōbu Daishi Line • Tōbu Kameido Line • Tōbu Nikkō Line • Tōbu Kinugawa Line • Tōbu Kiryū Line • Q122628912 • Kuki Station vd
TTTwww.tobu.co.jp
vdr
Malmova emblemo (ĝis julio 2011)

La nomo "Tobu" (東武 [tōbu]) estas siglo de "oriento" () kaj "Musaŝi" (武蔵), historia nomo de la regiono.

El ĉiuj japanaj fervojoj kompanioj, ne apartenantaj al la Grupo JR, Fervojo Tobu havas duan komunan longon de linioj post Kintecu: 463,3 km.

Linioj

Fervojo Tobu havas du izolitajn subretojn. Linio Tobu-Toĝo kaj ĝia branĉo, linio Tobu-Osoge, ligas la nord-okcidentan centron de Tokio (stacion Ikebukuro) kun la okcidenta kaj centra partoj de la gubernio Sajtama. Ceteraj linioj formas alian subreton, situantan en nord-oriento de Tokio, en oriento de la gubernio Sajtama, en nordo de la gubernio Ĉiba, en sudaj partoj de la gubernioj Toĉigi kaj Gumma.

Iuj linioj en ambaŭ subretoj havas komunajn trajnojn kun Tokjo Metro.

 Nomo de linioVojo
(finaj stacioj)
Nombro
de stacioj
Longo
(km)
Malfermo
Esperantajapanajapana prononco
    Tobu-Toĝo東武東上線[Tōbu Tōĝō-sen]Ikebukuro — Jorij3875,01914
    Tobu-Osoge東武越生線[Tōbu Ogose-sen]Sakado — Ogose810,91943
    Tobu-Skajtri東武スカイツリー線[Tōbu Sukaicurī-sen]Asakusa — Tobu-Dobucu-koen3041,02012
    Tobu-Isesaki東武伊勢崎線[Tōbu Isesaki-sen]Tobu-Dobucu-koen — Isesaki2536,11899
    Tobu-Kamejdo東武亀戸線[Tōbu Kameido-sen]Hikifune – Kamejdo53,41904
    Tobu-Dajŝi東武大師線[Tōbu Daiŝi-sen]Niŝiarai — Dajŝimae21,01931
    Tobu-Noda東武野田線[Tōbu Noda-sen]Omija — Kasukabe — Funabaŝi3462,71911
    Tobu-Nikko東武日光線[Tōbu Nikkō-sen]Tobu-Dobucu-koen — Tobu-Nikko2694,51929
    Tobu-Ucunomija東武宇都宮線[Tōbu Ucunomija-sen]Ŝin-Toĉigi — Tobu-Ucunomija1124,31931
    Tobu-Kinugaŭa東武鬼怒川線[Tōbu Kinugaŭa-sen]Ŝimo-Imaiĉi — Ŝin-Fuĝiŭara816,21915
    Tobu-Sano東武佐野線[Tōbu Sano-sen]Tatebajaŝi — Kuzu1022,11889
    Tobu-Koizumi東武小泉線[Tōbu Koizumi-sen]Tatebajaŝi — Niŝi-Koizumi, Ota — Higaŝi-Koizumi912,01917
    Tobu-Kirju東武桐生線[Tōbu Kirjū-sen]Ota — Akagi820,31913

Prezoj

La prezoj por unu adoltulo (ekde la 21a de decembro 2010 — ĝis nun):

kmPrezo (jenoj)kmPrezo (jenoj)
0—414046—50630
5—716051—60700
8—1019061—70780
11—1524071—80860
16—2030081—90940
21—2535091—1001 030
26—30400101—1201 160
31—35450121—1401 320
36—40500141—1781 500
41—45570 

Eksteraj ligiloj