Finatoro

Finatoro[1] estas ŝosea maŝino destinita por prilaboro de betonmiksaĵo aŭ asfalto (surmeto, kompaktigo, ebenigo, surfaca glatigo).

Asfalta finatoro laboranta.

Ekzistas finatoroj por betono aŭ asfalto por stratoj.

En 2015 finatoro laboris ĉe aŭtovojo apud Berlino kaj povis fari samtempe aŭtovojon de 15.50 metroj de larĝeco.

Priskribo

La maŝino konsistas el:

  • ujo kiu ricevas la materialon (asfalto, betono), verŝita de kamionoj
  • stirkabino, kie la ŝoforo mastras la tutan maŝinon
  • transporta bendo kiu portas la varojn en la aliaj partoj de la masîno
  • ŝraŭbo
  • ĉenbendo aŭ raŭpo por movigi la maŝinon
  • tablo por ebeniĝo de la finata materialo.

Historio

Laboratorio de Ĉikago volis krei maŝinojn por plirapidigi konstruojn de stratoj. Ili do serĉis firmaon por aplikition, kaj en 1934 Kompanio Barber-Greene kreis unuan finatoron. Ĝi estis patentita en Usono en 1938.

Fabrikantoj

Notoj