Flago de Israelo

flago de la Ŝtato de Israelo

La flago de Israelo (hebree דגל ישראל, Degel Jisrael; arabe علم إسرائيل ) estis adoptita la 28-an de oktobro 1948, kvin monatojn post la establo de la Israelo. Ĝi prezentas bluan stelon de Davido sur blanka fono, inter du horizontalaj bluaj strioj. La israela flaga leĝo diras, ke la oficiala grando estas 160 cm x 220 cm, tial la proporcio estas 8:11, tamen oni uzas variajn proporciojn kaj 2:3 estas ofta.

Teknika desegnaĵo de la flago - notu ke la longo de la trianguloj de la stelo ne estas difinitaj laŭ leĝo, nurl al dikeco de la strio. La plej komuna uzo faras, ke la dimensio "9.9" longas je 11.4 unuoj.

La blua koloro priskribiĝas kiel "malhela lazura",[1] kaj varias de flago al flago.[2] Frua versio de la flago montriĝis en 1885 dum kunveno pri la tria datreveno de Riŝon LeCion. Simila versio estis dizajnita por la cionisma movado en 1891. La baza dizajno memorigas la taliton (טַלִּית), la juda preĝoŝalo, kio estas blanka kun bluaj strioj. La sespunkta stelo en la centro estas la stelo de Davido (Magen David, מָגֵן דָּוִד). Ĝi iĝis juda simbolo komence en malfrua mezepoka Prago, kaj estis adoptita de la Unua Cionisma Kongreso en 1897.[1]

Deveno

La bluaj strioj reprezentas la taliton, la tradician judan preĝtukon. La stelo de Davido estas komune agnoskata simbolo de la juda popolo kaj de judismo.

La izraelidoj uzis bluan kolorigilon nomitan tĥelet, kiu eble estis farita de la mara heliko Murex trunculus.[3] Ĉi tiu kolorigilo estas tre grava por kaj juda kaj nejudaj tiutempaj kulturoj, kaj estis uzata de reĝoj kaj riĉuloj por vestaĵoj, kurtenoj, ktp.

En la Biblio, Dio ordonis, ke la kvastoj (cicit) de izraelidoj havu unu fadenon kolorigitan de tĥelet, ke ili povu rigardi ĝin kaj memoru ĉiujn la ordonojn de Dio, kaj faru ilin. Iam dum la fino de la talmuda erao (500-600 K.E.), la industrio kiu produktis la kolorigilon malaperis, kaj ĝi fariĝis pli kaj pli rara; finfine, la juda komunumo perdis la tradicion de kiu specio de marisko estis la fonto de la kolorigilo. Pro tio, ke judoj ne povis fari la ordonon, ili poste havas nur blankajn kvastojn, sed kiel memorigilo de la ordono, judoj ordinare havas bluajn aŭ purpurajn striojn en la tuko de sia talito.[4]

La ideo, ke la blua kaj blanka koloroj estas la naciaj koloroj de la juda popolo esprimiĝis frue de Ludwig August von Frankl (1810–94), aŭstria juda poeto. En sia poemo, "La koloroj de Judujo", tiu verkis (germane):

Anlegt er, wenn ihn Andacht füllt

Die Farben seines Landes;

Da steht er beim Gebet verhüllt,

Weiß schimmernden Gewandes.

Den Rand des weißen Mantels breit

Durchziehen blaue Streifen,

Sowie des Hohenpriesters Kleid

Die blauen Fädenschleifen.

Die Farben sind's des theuren Lands,

Weißblau sind Juda's Grenzen:

Weiß ist der priesterliche Glanz,

Und blau des Himmels Glänzen.[5]

En Esperanto:

Li portas, kiam preĝo plenigas lin,

La kolorojn de sia lando.

Jen staras li, volvite de preĝo,

En scintilanta blanka robo.

La orloj de la blanka robo

Estas kronitaj per larĝaj bluaj strioj;

Kiel la robo de la ĉefpastro,

La bluaj fadenrubandoj.

Ĉi tiuj estas la koloroj de la amata lando:

Blua kaj blanka estas la limoj de Judujo;

Blanka estas la pastra radieco,

Kaj blua, la brilo de la firmamento.

En 1885, la agrikultura vilaĝo Riŝon LeCion uzis bluan kaj blankan flagon kun la stelo de Davido, dezajnita de Israel Belkind kaj Fanny Abramovitch, en manifestacio pri la tria datreveno de ĝia fondado.[6] En 1891, Michael Halperin, unu el la fondintoj de la agrikultura vilaĝo Naĥalat Ruven levis similan bluan kaj blankan flagon de blua stelo de Davido kaj la vortoj "נס ציונה" (Nes Ciona, "standardo por Ciono": referenco al Jeremia 4:6, poste akceptata kiel la moderna nomo de la urbo). " Jacob Baruch Askowith (1844–1908) kaj sia filiĉo Charles Askowith dezajnis la "flagon de Judujo", blua kaj blanka flago kun stelo de Davido kaj la vorto "Makabeo", kiu montriĝis la 24an de julio 1891 ĉe la komenco de Halo Ciono de la Eduka Societo Bnai Zion en Bostono, Masaĉuseco.[7]

La flago proponita de Herzl, skribita en ties taglibroj. Kvankam Herzl desgnis stelon de Davido, tiu ne tiel priskribis ĝin.

En Der Judenstaat (La Juda Ŝtato) de Theodor Herzl de 1896 , tiu diris: "Ni ne havas flagon, kaj ni bezonas iun. Se ni deziras gvidi multajn homojn, ni devas levi simbolon super iliaj kapoj. Mi proponas blankan flagon, kun sep oraj steloj. La blanka kampo simbolas nian puran novan vivon; la steloj estas la sep oraj horoj de nia labora tago. Ĉar ni marŝos en la Promesitan Landon portante la insigno de honoro."[8] Konsciante, ke la naskiĝanta cionisma movado ne havis oficialan flagon, David Wolffsohn (1856–1914), eminenta cionisto, kredis, ke la dezajno proponita de Herzl ne estis ricevanta sufiĉan subtenon. Tamen la propono de Herzl havis neniun tradician judan simbolon: sep oraj steloj reprezentis la sephoran laboran tagon de la estonta ŝtato, kiu estos progresiginta socialismajn leĝojn.[9]

Preparante por la Unua Cionisma Kongreso en Bazelo in 1897, Wolffsohn skribis: "Kiu flago pendos en la kongresa halo? Tiam ideo venis al mi. N havas flagon—kaj ĝi estas blua kaj blanka. La talito (preĝtuko) kun kiu ni volvas nin kiam ni preĝas: tio estas nia simbolo. Ni elprenu ĉi tiun taliton el ĝia sako kaj disvolvu ĝin antaŭ la okuloj de israelo kaj la okuloj de ĉiuj nacioj. Do mi elektis bluan kaj blankan flagon kun la stelo de Davido pentrita sur ĝi. Tiel la landa flago, kiu pendis sur Kongresa Halo, estiĝis." Morris Harris, membro de Nov-Jorko Hovevej Cion, uzis sian vendejeton por dezajni taŭgan standardon kaj ornamaĵojn por la okazaĵo, kaj ties patrino Lena Harris kudris la flagon. La flago havs du bluajn striojn kaj grandan bluan stelon de Davido en la mezo, la koloroj blua kaj blanka elektitaj de la dezajno de la talito.

Released inmates of Buchenwald concentration camp flying a home-made flag on their way to Palestine

La flago nomiĝis la falgo de Ciono. Ĝi akceptiĝis kiel la oficiala cionisma flago ĉe la Dua Cionisma Kongreso en Svislando en 1898[10] kaj leviĝis kun flagoj de aliaj nacioj ĉe la Monda Festo gastiganta la Someran Olimpikon 1904 de unu el la konstruaĵoj ĉe la Ekspozicio Vendo de Luiziano, kie grandaj cionismaj kunvenoj okazis.[11] La rasaj Nuremburgaj Leĝoj enleĝigitaj de nazia germanio en 1935 referencis la cionisman flagon kaj asertis, ke la judoj ne povas montri la germanajn flagon aŭ kolorojn sed povas montri la "judajn kolorojn".[12][13]

Je la 14a de oktobro 1948 la flago de la cionima organizaĵo adoptiĝis kiel la oficiala flago de la Ŝtato de Israelo.[14]

Kritikado

La Alta Sekvanta Komitato por Arabaj Civitanoj de Israelo kritikis, ke la landaj simboloj de Israelo, inkluzive la flago, estas oficiala biaso por la juda plimulto.[15] Tamen, multaj aliaj landoj havas religiajn simbolojn sur sia flago, ekzemple islamajn simbolojn sur la flagoj de Arĝerio, Turkio, kaj Pakistano, aŭ kristanaj simboloj sur la flagoj de skandinaviaj landoj, Grekio, Svislando, kaj Britio.[16]

Baze de la landlimoj de la promesita lando en Genezo,[17] palestinanoj inkluzive Jaser Arafat kaj Hamas estas asertintaj, ke la du bluaj strioj de la israela flago reprezentas la riveroj Nilo and Eŭfrato, kaj ke Israelo deziras finfine konkeri ĉiom el la tero inter la riveroj.[18][19][20][21] The Ĉarto de Hamas asertas "Post Palestino, la cionistoj deziras pligrandiĝi de Nilo ĝis Eŭfrato", kaj en 2006, estro de Hamas Mahmoud al-Zahar eldonis postulon, ke Israelo ŝanĝu sian flagon pro tiu ĉi kialo.[22] Responde al ĉi tiuj asertoj, araba verkisto Saqr Abu Fakhr skribis, ke la temo de "Nilo ĝis Eŭfrato" estas populara miskompreno pri judoj, kiu malgraŭ havi nenian bazon kaj malagraŭ la havebleco de abunda kontraŭanta pruvaĵo, daŭre ripetiĝas en la araba mondo.[23]

juda preĝtuko kun bluaj strioj

Kritiko de ĥaredoj, la plej striktaj ortodoksaj judoj, devenas de tio, ke ili kontraŭstaris fruan cionismon kaj eĉ malpermesis la stelon de Davido, origine religia simbolo, kiu fiiĝis pro la adopto de la Monda Cionisma Organizaĵo.[24] Simile, nuntempaj gvidantoj kiel rabeno Moses Fajnstajn diris ke la israela flago estas "stulta kaj sensignifa aĵo" kaj malkuraĝigis montri ĝin en sinagogoj,[25] kaj la Ĥazon Iŝ verkis, ke preĝi en sinagogo kiu havis israelan flagon estas evitenda eĉ kiam ne ekzistas alia sinagogo en la ĉirkaŭaĵo.[26] La eksa Sefarda Ĉefrabeno de Israelo Ovadja Josef ankaŭ malpermesis la flagon en sinagogoj, dirante ke ĝi estas "memorigaĵo de la agoj de malbonfarantoj",[27] kaj rabeno Joel Tajtelbaŭm nomis ĝin "flago de herezo" kaj taksis ĝin idola kultado.[28] Malgraŭ leĝa devo (ekde 1997), ke ĉiuj lernejoj kiuj ricevas monon de la registaro montru la israelan flagon,[29] ĥaredaj judoj ĝenerale ne faras tion.[30]

Referencoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Flag of Israel en la angla Vikipedio.