Fondumo P2P
Fondumo P2P aŭ alilingve Stichting Peer to Peer Alternatives, estas organizaĵo kiu celas studi kiel efikas interpara teknologio (angle: peer to peer technology) aŭ teknologio pri samtavola ŝutado sur socioj. Ĝi estis fondita de Michel Bauwens, James Burke kaj Brice Le Blévennec[1].
Fondumo P2P | ||
---|---|---|
organizaĵo • libera programaro | ||
Komenco | 2005 vd | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Sidejo | Amsterdamo | |
Fondinto(j) | Michel Bauwens vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Fondumo P2P estas registrita fondumo fondita en Amsterdamo, Nederlando. Ĝia loka registrita nomon estas: Stichting Peer to Peer Alternatives, dosiero nr: 34264847.[2]
Misio
La Stichting Peer to Peer Alternatives estas neprofitcela organizaĵo kaj tutmonda reto kiu pristudas la socian, ekonomian kaj ekologian efikojn de komunaĵoj-bazitaj enhavoj, kiu celas "helpi homojn, organizaĵojn kaj registarojn transiri al komunaĵoj-bazitaj aliroj al socio per kun-kreado de malfermitaj scio-komunaĵoj kaj rezistema, daŭrebla homa retaro"[3]. Ĝi funkcias kiel organizita reto por faciligi kaj interkonektigi emerĝan, komunaĵo-bazitajn iniciatojn per kolektado de informoj, esplorado kaj teoriumado pri la sociaj efikoj de interpara teknologio sur sociaj rilatoj[4]. Ĝi gajnis la Oran Nica-premion por "The Next Idea" [La sekvanta ideo] en 2011[5] kaj por "Digital Communities" [Ciferecaj komunumoj] en 2016[6]
Nakamoto polemiko
Satoshi Nakamoto, la kreinto de Bitcoin, eldonis unu el la unuaj dosieroj kiuj priskribis bitcoin sur la p2p retejo[7]. Kiam Newsweek publikigis artikolon en kiu oni asertas ke Nakamoto estas Dorian S. Nakamoto de Temple City, Kalifornio, kiu kreis la uzantoprofilon de Nakamoto[7][8], la Fondumo P2P konfirmis ke la konto estis la sama konto kiu eldonis unu el la unuaj dosieroj priskirbantaj la bitcoin.[7][9] En septembro 2014, la p2p-konto de Nakamoto estis supoze hakita kaj poste estis afiŝita mesaĝo en lia konto dirante ke la informo estis vendita en Darknet.[10][11]