Fontainebleau

komunumo en la departemento Seine-et-Marne de Francio
02° 42′ 9″ O / 48.40972 °N, 2.70250 °O / 48.40972; 2.70250 (mapo)

Fontainebleau [fõtɛnˈblo], en Esperanto Fontanbelo[1] (historie: fontaine belle eau, do "fontano de bela akvo"), estas urbo de Francio en la Pariza regiono (Île-de-France). La historia urbo situas 65 kilometrojn sude de Parizo kaj estas sidejo de subprefektejo de la departemento Seine-et-Marne. La plej konata eco de la urbo estas la lokiĝo en ties teritorio de la Kastelo de Fontainebleau kiu estis dumlonge sidejo de la reĝoj de Francio.

Fontainebleau
Fontanbelo
komunumo
Kastelo de Fontainebleau
Blazono
Oficiala nomo: Fontainebleau
RegnoFrancio Francio
RegionoFrancilio
DepartementoSeine-et-Marne ties subprefektejo
KantonoFontainebleau ties ĉefurbo
ArondismentoFontainebleau ties ĉefurbo
komunumaroFontainebleau Avon
SituoFontainebleau
 - koordinatoj48° 24′ 35″ N 02° 42′ 9″ O / 48.40972 °N, 2.70250 °O / 48.40972; 2.70250 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco150 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco42 m s. m.
Areo172,05 km² (17 205 ha)
Loĝantaro15 411 (2008)
Denseco89,57 loĝ./km²
UrbestroS-ro Frédéric Valletoux
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo77300
INSEE77186
Situo de Fontainebleau kadre de Francio
Situo de Fontainebleau kadre de Francio
Situo de Fontainebleau kadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Fontainebleau
Retpaĝo: www.fontainebleau.fr
Laŭloka nomo : bellifontain

Partneraj urboj

Galerio

Fontanbelo kaj la Esperanto-movado

La arbaro de Fontanbelo ankaŭ estas grava loko en la kulturo de parizregionaj SAT-anoj. Lanti ŝatis tie promeni, kelkaj SAT-anoj tie kunvenis kaj kaŝe kantis la Internacion dum la Dua Mondmilito, kaj almenaŭ du SAT-anoj, Bubo (François Paquier) en 1939 kaj Johan-Luko Berĝono en 1994, tie pendumis sin. Pri Berĝono eblas legi poemon aludantan la eventon ĉi tie Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine.[2]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj