Forno

Forno estas masonita fajrujo por regata produkto de varmo por hejti ĉambron (kahelforno), baki panon (bakforno), fandi metalojn (altforno), kuiri potojn (brulforno), kalkoŝtonojn, brikojn, aŭ por aliaj industriaj celoj. Ĝi jam ankaŭ signifas la elektrajn kaj gasajn fajrujojn por kuiri manĝaĵojn (bakforno aŭ suba parto de stovo).

Pico-Forno
Forno pentrita de Jean-François Millet (1854).

En ĝi oni pli frue forbruligis lignon kaj fosiliajn brulaĵojn kiel gasonkarbon, sed nuntempe oni jam uzas ĝin per kurento aŭ gaso, ĉar tiuj ebligas la pli bonan regon de la temperaturo.

Laŭ Francisko Azorín Forno estas Masonita aŭ metala fajrujo por kuiri, baki, fandi, hejti.[1] Li indikas etimologion el latina fornax, furnus (forno),[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fornego, por alta forno; krematora formo, fandforno.[3]

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverboj pri forno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[4]:

  •   Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.  
  •  Ne el unu forno li manĝis jam panon. 

Bildaro

Referencoj