Frauenfeld (distrikto)

Distrikto Frauenfeld estas administra unuo de Kantono Turgovio en Svislando. Ĝia ĉefloko estas la urbo Frauenfeld.

Distrikto Frauenfeld
Blazono de Frauenfeld
Vorderhallingen en la komunumo Matzingen
Mapo de la distrikto Frauenfeld
distrikto de SvisioDistriktoj de Kantono Turgovio
Kantono Turgovio
ĈeflokoFrauenfeld
Geografia situo708747 / 267587 (mapo)47.558.883333333333347° 33′ N, 8° 53′ O; CH1903: 708747 / 267587 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj69936  (2009-12-31)
Areo279,6 km²
Loĝantardenseco218 loĝantoj/km²
Federacia Kodo2012
v • d • r

Geografio

La distrikto havas areon de 279,6 km² kaj nombris post la ekefiko de la komunuma reformo la 1-an de januaro 2011 60936 loĝantojn laŭ la statistiko de la 31-a de decembro 2009. Tra la distrikto fluas de oriento al okcidento la rivero Turo, kaj de nordo al sudo la rivero Murgo, kiu alfluas Turon en Frauenfeld. La du riveroj regule kaŭzis gravajn inundojn en la regiono. Dum oni en la 19-a kaj ĝis la 1980-aj jaroj provis venki la forton de la naturo per digoj kaj rektigante la riverojn oni nun lastatempe praktikas alian politikon donante al la rivero denove spacon por inundi. Tio donis la eblecon ĉe Turo sukcese resovaĝigi iam malaperintajn bestojn kiel kastoroj. Ek la 1-a de januaro de 2011 al la distrikto ankaŭ apartenas la komunumoj de la iama distrikto Diessenhofen kaj granda parto de la iama distrikto Steckborn. Tial nun la norda limo de la distrikto estas la Rejno respektive la Malsupra Bodenlago, je kies alia flanko troviĝas Germanio.

Trafiko

Tra la distrikto pasas la fervojlinio de Vinterturo al Weinfelden kaj Romanshorn kaj la Frauenfeld-Wil-Fervojo.

Oriente de Frauenfeld estas la aŭtoŝosetriangulo, kie devojiĝas la nacia aŭtoŝoseo A7 de la aŭstoŝoseo A1.

Ekonomio

Dum la urbo Frauenfeld kaj ĝia antaŭurbo Matzingen estas ĉefe industriaj, Frauenfeld estas la sidejo de diversaj internaciaj entreprenoj, la ĉirkaŭaj komunumoj konservis sian kamparan karakteron kaj la agrikulturo restis grava enspezofonto.

Komunumoj de la distrikto Frauenfeld

Stato de la komunumoj ek de januaro 2011

Fine de 2010 la distriktoj Diessenhofen, Steckborn kaj Bischofszell estis dissolvitaj surbaze de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio. Ties komunumoj estis atribuitaj al la restantaj 5 distriktoj, granda parto el ili al la distrikto Frauenfeld. La komunumo Aadorf samtempe estis disigita de la distrikto Frauenfeld kaj atribuita al la distrikto Münchwilen. Jen la nova komunuma listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(Dec 2009)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
Basadingen-Schlattingen168515.74536
Berlingen8394.04801
Diessenhofen335010.04545
Eschenz164712.04806
Felben-Wellhausen23947.34561
Frauenfeld2293127.44566
Gachnang34259.74571
Herdern96013.74811
Homburg145824.14816
Hüttlingen82811.64590
Hüttwilen145217.64821
Mammern5905.54826
Matzingen25387.74591
Müllheim26458.74831
Neunforn97711.44601
Pfyn193613.04841
Schlatt TG158615.54546
Steckborn34368.84864
Stettfurt11066.44606
Thundorf129715.64611
Uesslingen-Buch105514.04616
Wagenhausen160111.24871
Warth-Weiningen12008.34621
Totale (23)69936279,62012

Stato de la komunumoj antaŭ la reformo de 2010

Ĝis la 31-a de decembro 2010 la distrikto Frauenfeld konsistis el la sekvantaj komunumoj:

BlazonoNomoLoĝantoj
(Dec 2007)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
Aadorf759120.04551
Felben-Wellhausen22867.34561
Frauenfeld22'31327.44566
Gachnang32989.74571
Hüttlingen83711.64590
Matzingen24337.74591
Neunforn93311.44601
Stettfurt10986.44606
Thundorf127315.64611
Uesslingen-Buch104614.04616
Warth-Weiningen11748.34621
Totale (11)44'282139.42004

Eksteraj ligiloj