Freddie Mercury

Freddie MERCURY [FREdi MIRKjuri] (naskiĝis la 5-an de septembro 1946 en Zanzibaro, mortis la 24-an de novembro 1991 en Londono) estis la ĉefkantisto de la brita rokgrupo Queen.

Freddie Mercury
Freddie Mercury en Hanovro la jaro 1979
Freddie Mercury en Hanovro la jaro 1979
Bazaj informoj
NaskonomoFarrokh Pluto Bulsara
Naskiĝo5-an de septembro 1946 (1946-09-05)
en Zanzibaro (urbo)
Morto24-an de novembro 1991 (1991-11-24) (45-jaraĝa)
en Kensington
Ĝenrojŝtonroko, metalroko, progresiva roko, popmuzika roko
Profesiokantisto, muzikisto, komponisto, producento
Instrumentojkantado, piano, klavarinstrumento, gitaro
Tipo de voĉobaritono, tenoro, kontratenoro
Aktivaj jaroj1965 - 1991
EldonintoEMI
Parencaj
temoj
Queen
Retejowww.freddiemercury.com
Persona informo
NaskonomoFarrokh Bulsara
Aliaj nomojLarry Lurex
Mortokialobronkopneŭmonito
TomboKensal Green Cemetery
Lingvojangla
LoĝlokoGarden Lodge, Kensington
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Sultanlando Zanzibaro
Alma materSt. Peter's Boys School • Ealing Art College • West Thames College • St. Mary's School • Universitato de Okcidenta Londono
Subskribo Freddie Mercury
Memorigilo Freddie Mercury
Familio
PatroBomi Bulsara
PatrinoJer Bulsara
Frat(in)oKashmira Cooke
AmkunuloJim Hutton • Mary Austin
Okupo
Okupokantaŭtorogitaristopianistokomponistomuzikproduktistokantisto • produktoro • pentristo • poeto • grafikisto • rokmuzikisto
VerkojBohemian rhapsody
We Are the Champions
Love of My Life
Don't Stop Me Now
TTT
Retejohttp://www.freddiemercury.com
vdr

Naskiĝinte en Zanzibaro el parsia praavaro, Mercury (lia vera nomo estis Farrokh Bulsara) pasigis plurajn jarojn de sia infanaĝo en Barato, post tio li studis arton en Londono, kie li komencis muzikan karieron kiel Larry Lurex (Leri Ljureks).

En 1975 Queen estis la plej populara grupo dum naŭ semajnoj kun Bohemian Rhapsody (Bohemia Rapsodio), kiu uzis stilon operecan kaj kiu estis unu el la nova arto: pop-vidbendo. Mercury trovis popularecon eĉ kun klasikemuloj kiam li aperis kun la kataluna primadono Montserrat Caballé kaj la Reĝa Baledo en Londono.

Li sciis jam du jarojn antaŭ sia morto, ke li suferas je aidoso, sed li senavare komponis, laboris ĝis profundiĝo de la malsano (aŭtuno 1991). Mercury tiam ŝanĝis jam sian viv-manieron, sed tro malfrue por savi sian vivon. Li mortis de bronka pneŭmonio nur horojn post sia anonco, ke li suferas je aidoso. La honeste ambaŭseksama kantisto petis al siaj admirantoj kontraŭi tiun malsanon.[1]

Eble la plej konata pro We are the Champions (Ni estas la ĉampionoj) pro lia kunlaboro kun la brita rokgrupo Queen. Li apogis la afrikajn malsatantojn en la kantado de Live-Aid, karitata spektaklo por Afriko.

Diskaro

soloaj albumoj

  • 1985: Mr. Bad Guy
  • 1988: Barcelona (kun Montserrat Caballé)
  • 1992: The Freddie Mercury Album (titolo en Usono, The Great Pretender)
  • 2000: The Solo Collection (10 KD kaj 2 DVD)
  • 2006: Lover of Life, Singer of Songs - The Very Best of

Referencoj

Eksteraj ligiloj