Fredrik Bajer

Fredrik Bajer (La 21-a de‏ aprilo 1837 - la 22-an de januaro 1922) estis dana ŝtatisto kaj gajninto de la Nobel-premio pri paco en 1908, kune kun la sveda Klas Pontus Arnoldson.

Fredrik Bajer
Nobel-premiito
Persona informo
Fredrik Bajer
NaskonomoFredrik Beÿer
Naskiĝo21-an de aprilo 1837 (1837-04-21)
en Vester Egede
Morto22-an de januaro 1922 (1922-01-22) (84-jaraĝa)
en Kopenhago
TomboBispebjerg Cemetery vd
Lingvojdana vd
ŜtatanecoReĝlando Danio vd
Alma materSorø Academy vd
PartioQ3426725 vd
Familio
Edz(in)oMatilde Bajer vd
Profesio
Okupoverkistopolitikistoinstruisto • pacaktivisto • aktivisto pri virinaj rajtoj vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Bajer naskiĝis en la urbo Næstved. Lia patro estis kleriko. Bajer aliĝis al la dana armeo kaj partoprenis kiel oficiro en la milito de 1864 kontraŭ Prusio kaj Aŭstrio. Post sia liberigo de la armeo li translokiĝis kun sia familio al Kopenhago kaj vivtenis sin per laboro kiel instruisto kaj tradukisto.

En 1872, Bajer estis elektita membro de la dana parlamento (Folketing), kie li laboris pri diversaj temoj kiel virinaj rajtoj kaj libera komerco. Li ĉefe koncentriĝis pri eksterlandaj rilatoj kaj predikis al la uzo de internacia arbitracio por solvi disputojn inter landoj. Bajer subtenis kelkajn pacajn organizojn en Danio kaj tra Eŭropo, elstaraj inter ili estis la Dana Pac-Asocio (dane: Dansk Fredsforening), kiun li fondis en 1882, kaj la Internacia Oficejo de la Paco en Svislando (france: Bureau international de la paix), kie li servis kiel honora prezidanto ekde 1907.

En 1908 Bajer gajnis la Nobel-pacpremion, kune kun Klaus Pontus Arnoldson. En la jaroj post la premio kaj je la eksplodo de la unua mondmilito en 1914, Bajer esprimis seniluziiĝon pri la pacaj organizoj kaj la maniero kiel ili kondukis sin, kaj tre reduktis lian agadon sur la kampo.

Eksteraj ligiloj