Gârnic

komunumo en Rumanio
21° 47′ 00″ O / 44.75000 °N, 21.78333 °O / 44.75000; 21.78333 (mapo)

Gerník (rumane: Gârnic, germane: Weitzenried, hungare: Szörénybúzás) estas la plej granda el ses ĉeĥaj vilaĝoj en la rumana Banato, kiel ununura el ili havas eĉ propran municipan oficon, sub kiu falas ankaŭ najbara rumana vilaĝo Padina Matei kaj pliaj domaroj.

Gârnic
ĉeĥe: Gerník, hungare: Szörénybúzás, germane: Weitzenried
ĉeĥa vilaĝo en Rumanio
Gârnic en Banato
Oficiala nomo: Gârnic
ŜtatoRumanio Rumanio
DistriktoCaraș-Severin
Historia regionoBanato
SituoGârnic
 - alteco600 m s. m.
 - koordinatoj44° 45′ 00″ N 21° 47′ 00″ O / 44.75000 °N, 21.78333 °O / 44.75000; 21.78333 (mapo)
Areo36,62 km² (3 662 ha)
Loĝantaro1 533 (2002)
Denseco41,86 loĝ./km²
Fondo1827
HorzonoOET (UTC+2)
 - somera tempoOEST (UTC+3)
Poŝtkodo327215
Telefona antaŭkodo(+40) 02 55
Situo enkadre de Rumanio
Situo enkadre de Rumanio
Situo enkadre de Rumanio
Vikimedia Komunejo: Czech villages in Romanian Banat
Retpaĝo: www.garnic.go.ro/index.html
gernik
Portalo pri Ĉeĥio

La municipo troviĝas en la suda parto de la distrikto Caraș-Severin en la alteco 600 m.s.m. Kun la najbaraj ĉeĥaj vilaĝoj Sfânta Elena (14 km) kaj Ravensca (15 km) kunigas ĝin ruĝa turisma marko ruĝa markilo markita de Klubo de ĉeĥaj turistoj.

Historio

La municipo estiĝis en la jaro 1827 pro iniciato de Aŭstra monarkio, kiu volis en tiu ĉi maldense loĝigita regiono certigi ŝirmon de ĉi tiea armea limo. La lokaj loĝantoj vivtenas sin precipe per agrikulturo, lastatempe evoluas ankaŭ agroturismo. Longan tradicion ĉi tie havas ankaŭ produktado de estingita kalko en teraj fornoj.

Ĉirkaŭaĵo

Proksimume 4 kilometrojn oriente de la vilaĝo, en valo ĉe Petro, ni trovos sistemon de kvin devenaj akvomuelejoj. Plimulto el ili servas ĝis nun al sia celo. Kontraŭe al tipaj ĉeĥa muelejoj ili havas pli simplan konstruon kaj ne estas enloĝataj; kreas ilin sole malgranda ĉambro por muelado. La muelejo plimulte estadas kunproprumaĵo de kelke da gernikaj familioj. Super la vilaĝo estas ankaŭ mallonga kaverno nomita Truo de Filipo.

Eksteraj ligiloj

Ĉeĥaj vilaĝoj en Banato
Ĉeĥaj vilaĝoj en la rumana Banato: Bigăr (Bígr) • Eibenthal (Eibentál) • Frauvízn (inundigita)Gârnic (Gerník) • Ravensca (Rovensko) • Sfânta Elizabeta (Svatá Alžběta) (pereinta)Sfânta Elena (Svatá Helena) • Şumiţa (Šumice)
Ĉeĥaj vilaĝoj en la serba Banato: České Selo • Krušice
Vilaĝoj de ĉeĥaj germanoj el Klatovy-regiono en la rumana Banato: WolfswieseBrebu Nou (Weidenthal) • Weidenheim • Lindenfeld