Geografio de Tajvano

121° 38′ O / 25.033 °N, 121.633 °O / 25.033; 121.633 (mapo)

Tajvano (臺灣/台湾, Táiwān), iam nomita Ilha Formosa (prononco ˌiʎɐ fuɾˈmɔzɐ), "bela insulo") de la portugaloj estas insulo de Orienta Azio.

Tajvano
臺灣
Táiwān
insulo
LandoRespubliko Ĉinio
MembrecoAgnoskata de 22 membroj de UN
Parto deAzio
Montaro
Najbaras kun
Granda urbo
ĈefurboTajpeo
 - mezoTajpeo
 - koordinatoj25° 02′ N 121° 38′ O / 25.033 °N, 121.633 °O / 25.033; 121.633 (mapo)
Plej alta punkto
 - situoYushan Monto
 - alteco3 952 m s. m.
Areo36 193 km² (3 619 300 ha)
Loĝantaro23 461 708 (2015)
Denseco648,24 loĝ./km²
Geologia konsistoVulkaninsulo
Estiĝo1949
PrezidantoMa Ying-jeou (Kuomintango)
HorzonoTajvana Tempo (UTC+08:00)
 - somera tempone adoptita
Telefona antaŭkodo+886
ISO 3166-1TW
Interreta domajno.tw
MonunuoNova tajvana dolaro (NT$)
Lingvoĉina
Tajvano en la terglobo
Tajvano en la terglobo
Tajvano en la terglobo
Vikimedia Komunejo: Taiwan
]

Priskribo

Ĝi situas oriente de Ĉinio en la Pacifiko, kaj kun pluraj ĉirkaŭaj insuletoj politike konsistigas la Respublikon Ĉinio, kiu en Esperanto ofte nomatas laŭ la insula nomo. Oni konsideras Tajvanon plilongigo geologia de la japana insularo. La insulo inter nordo al sudo longas 394 kaj inter okcidento kaj oriento larĝas 144 kilometrojn: sume ĝi kovras areon de 32 260 kvadrataj kilometroj. Pro tio ĝi estas la 38a plej granda insulo en la mondo. La plej alta monto altas 3 952 m kaj nomatas Yù Shān (laŭvorte "monto de jado"). La insulo Tajvano kuŝas trans la Tropiko de Kankro, kaj ĝia klimato estas influita de la Orientazia musono.

Elsatelita bildo de la insulo Tajvano (el NASA). La insulo estas montara eoste, kun mildaj deklivaj ebenoj ueste. Norde situas Tajpeo (griza parto ĉirkaŭata de verda). La tri ruĝaj punktoj indikas tri fajrojn. Ueste en la maro estas Penghuoj, tiu insularo estas parto de la Respubliko Ĉinio.
Pejzaĝo de monto Yushan

La Ĉeftera Ĉinio estas apartigita disde Tajvano pere de la Tajvana Markolo.

Geografiaj elementoj

Biogeografio

Biogeografie la insulo apartenas al la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la tutmondaj 200-regionon : "subtropikajn ĉiamverdajn arbarojn de Tajvano", biome estantaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Fitogeografie, Tajvano estas aparta flaŭra provinco el la Orientazia Regiono de la Holarktisa Regno.

Vidu ankaŭ