George Segal

usona artisto

George SEGAL (naskiĝinta en la 26-a de novembro 1924 en Novjorko, mortinta en la 12-a de junio 2000 en New Brunswick, Nov-Ĵerzejo) estis usona skulptisto kaj grafikisto. Li famiĝis pro skulptaĵoj el gipso de natura grando, kiuj montras homojn dum ĉiutagaj situacioj.

George Segal
Verko Homo sur biciklo de 1964, tipa por la segal-a verkaro
Verko Homo sur biciklo de 1964, tipa por la segal-a verkaro
Persona informo
George Segal
Naskiĝo26-an de novembro 1924 (1924-11-26)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Morto9-an de junio 2000 (2000-06-09) (75-jaraĝa)
en New Brunswick
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materUniversitato Rutgers • Stuyvesant High School • Pratt Institute • Universitato de NovjorkoCooper Union vd
Profesio
Okuposkulptistoterkultivistoilustristofotisto • grafikartisto • pentristo • vidartisto vd
Laborkampopentradoskulptarto vd
Aktiva enNov-Jorko vd
Aktiva dum1953–2000 vd
Verkado
VerkojGay Liberation Monument vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Finstudinte en 1944 ĉe la Cooper Union of Art & Architecture en Manhattan li pluse studis artan edukadon, filozofion kaj literaturon ĉe la Rutgers University en New Brunswick kiel ankaŭ ĉe la Universitato de Novjorko.

Poste li pentris laŭ la stilo de abstrakta ekspresionismo. En 1953 li renkontis Allan Kaprow, kiu docentis ĉe la Rutgers-altlernejo. Kune ili aranĝis plurajn agadajn spektaklojn, i.a. sur fare de Segal alikonstruita kokina korto. Kaprow ege influis lin kaj ludas grandan rolon ĉe la unuaj segal-aj skizoj por plastikoj.

En 1958 Segal faras la unuan skulptaĵon el dratreto, saktolo kaj gipso. En 1960 faritis la unua muldaĵo kun la titolo Viro ĉetable. Ekde 1961 li lasis al la figuroj - por eviti naturalismajn aludojn - la krudajn, blankajn supraĵojn. Ili ofte montris ankoraŭ spurojn de la prilaborado. Tiuj figuroj de natura grando transportas impreson de soleco, kion pligrandigas ankoraŭ la ĉiutagaj agadoj de la figuroj kun dorso en la direkto de la observanto. Ne malofte la figuroj estas en kombino kun triviaj kaj originaj objektoj kaj meblaro (ekz. la pelvo ĉe la verko Virino lavanta siajn piedojn de 1965/65). Ili estas kvazaŭaj objets trouvés ene de sia medio. La situacioj ne tute furoras kaj la artaĵoj similas ŝtonigitajn relikvojn de ĉiutage, ofte malgaja ĉirkaŭaĵo.

Literaturo

  • Phyllis Tuchman: Segal, München 1984. ISBN 3-7658-0444-4
  • Caroll Janis/Dirk Teuber: George Segal, ekspozicia katalogo

Eksteraj ligiloj