Georgia Hale

Georgia Theodora Hale (naskiĝis la 25-an de junio 1900[1][2][3][4], mortis la 17-an de junio 1985) estis fama aktorino de la epoko de la mutaj filmoj.

Georgia Hale
Persona informo
Naskiĝo25-an de junio 1900
en Sankta Jozefo
Morto7-an de junio 1985 (1985-06-07)
en Holivudo
ReligioKristana Scienco vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoĈikago vd
ŜtatanecoUsono vd
Profesio
Okupoaktoro • filmaktoro • partoprenanto de belec-konkurso vd
Aktiva dum1925– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

Hale estis Miss Ĉikago 1922[5] kaj konkurencis por Miss America.[6] Ŝi ekaktoradis komence de la 1920-aj jaroj, kaj atingis unu el siaj plej elstaraj sukcesoj per sia rolo en la filmo de Charlie Chaplin nome The Gold Rush (1925). Ŝi ludis la rolon de Myrtle Wilson en la unua filmita versio (1926) de The Great Gatsby, nuntempe konsiderita perdita.

Chaplin dungis Hale por sia filmo bazita sur ŝia ludado en la filmo The Salvation Hunters, kiu publikiĝis same en 1925. The Gold Rush tuj faris ŝin stelulinon, sed ŝi ne povis survivi al la transiro el muta al la sonkino, kaj ŝi ne aktoris en filmoj post 1928. La dokumenta filmo Unknown Chaplin montris, ke Hale estis dungita de Chaplin por anstataŭi la aktorinon Virginia Cherrill kiel ĉefa ina rolo en la filmo City Lights (1931) dum mallonga periodo post li maldungis Cherrill (kaj antaŭ li re-dungis ŝin).[7]

Persona vivo

Hale estis kunulino de Chaplin fine de la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj. Ŝi instruis dancon, kaj poste riĉiĝis pere de investado en nemoveblaĵoj en Suda Kalifornio.[8] Ŝi neniam edziniĝis, sed ŝi vivis kun kunulo dum la lastaj dekkvin jaroj de sia vivo, kaj li ricevis plej el ŝia heredo post ŝia morto la 17an de Junio, 1985.[9]

Laŭ sia memorverko, ŝi iĝis sekvanto de la Kristana Scienco. Hale renkontiĝis kun Chaplin dum lia mallonga reveno al Usono en 1972.

Verkoj

ŝi rakontis arde pri sia epoko kun Chaplin en Unknown Chaplin (Nekonata Ch.). Ŝi verkis ankaŭ libron pri siaj spertoj kun li, Charlie Chaplin: Intimate Close-Ups. Verkita en la 1960-aj jaroj, ĝi ne estis publikigita ĝis 1995, unu jardekon post ŝia morto, kiam Heather Kiernan eldonis la manuskripton kaj ĝi estis publikigita de The Scarecrow Press.[10]

Kelkaj filmoj

  • The Gold Rush (1925)
  • The Salvation Hunters]] (1925)
  • The Great Gatsby (1926)
  • Hills of Peril (1927)
  • A Woman Against the World (1928)
  • The Rawhide Kid (1928)
  • A Trick of Hearts (1928)

Notoj

Eksteraj ligiloj