The Gold Rush

The Gold Rush (anglalingve por "La Orimpetego") estas komedia muta filmo de 1925 verkita, direktita, kaj aktorita de Charlie Chaplin en lia "Eta Trampo" rolo. Aktoris en la filmo ankaŭ Mack Swain, Tom Murray, Henry Bergman, Malcolm Waite, kaj Georgia Hale. La nemuta re-eldono de 1943 de la filmo estis kandidatigita por du Akademiaj Premioj, unu al Max Terr por plej bona muziko, kaj unu al James L. Fields por plej bona sono. Ĉi tiu pli moderna versio estis voĉlegita de Chaplin mem.

La Orimpetego
filmo
Originala titoloThe Gold Rush
Produktadlando Usono
Originala lingvomuta filmo
kun anglalingvaj tekstoj
Kina aperdato26-a de junio 1925
Daŭro82 minutoj (originale)
72 minutoj (1944 reeldono)
ĜenroAdventuro/Romanco/Komedio
KameraadoRoland Totheroh
Reĝisoro(j)Charlie Chaplin
Produktisto(j)Charlie Chaplin
ScenaroCharlie Chaplin
Filmita en Usono
Muziko de(1944 re-eldono) Max Terr
ĈefrolantojCharlie Chaplin
Produktinta firmaoCharles Chaplin Productions
DistribuoUnited Artists
IMDb
vdr
The Gold Rush

En 1992, The Gold Rush estis elektita de la Usona Kongresa Biblioteko kiel "kulture grava", kaj tial prezervita ĉe la Usona Nacia Film-Registro. La filmo estas ofte listigita inter la plej bonaj filmoj iame faritaj. Vidu ekzemple ĉe Sight & Sound.

La filmo temas la Orimpetego de Ameriko, kaj la Trampo vojaĝas al Jukono serĉi fortunon.

Vidu ankaŭ