Giovanni Domenico Cassini

Giovanni Domenico CASSINI [ĝovani domeniko kasini] (naskiĝis en Perinaldo la 8-an de junio 1625, mortis en Parizo la 14-an de septembro 1712) estis itala matematikisto, astronomo, inĝeniero, kuracisto kaj vivosciencisto. Li estis profesoro pri astronomio ĉe la Universitato de Bolonjo kaj, en 1671, iĝis estro de la Observatorio de Parizo.

Giovanni Domenico Cassini
Persona informo
Giovanni Domenico Cassini
Naskiĝo8-an de junio 1625 (1625-06-08)
en Perinaldo,  Ĝenova Respubliko
Morto14-an de septembro 1712 (1712-09-14) (87-jaraĝa)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Lingvojfranca vd
LoĝlokoCastle of Fillerval vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materUniversitato de Bolonjo • Panzano Observatory vd
Subskribo Giovanni Domenico Cassini
Familio
DinastioCassini vd
Edz(in)oGeneviève de Laistre vd
InfanojJacques Cassini vd
Profesio
Okuposelenographer • surveyor • matematikisto • astronomoinĝeniero • astrologo • biologo vd
Laborkampoastronomio vd
Doktoreca konsilistoGiovan Battista Riccioli • Francesco Maria Grimaldi vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Cassini estis naskita en Perinaldo proksime de San Remo Italio. Li komencis sian karieron kiel astrologo sed baldaŭ laciĝis pri astrologio kaj aliĝis al la racia aliro, kiu karakterizis la pensrevolucion en scienco dum la Renesanco.

Al lia merito estas faritaj kelkaj malkovroj en la sunsistemo. Li mezuris la distancon al Marso kaj tiel estis la unua, kiu mezuris la distancon al planedo kaj krome eblas dedukti la distancon de la Tero al la suno laŭ la 3-a Leĝo de Kepler. Li esploris la planedon Jupitero kaj malkovris la grandan ruĝan makulon, kaj malkovris la spacon nomatan laŭ li en la ringoj de Saturno. Al lia kredito ankaŭ estas la malkovro de kvar satelitojn de Saturno: Japeto (1671), Reo (1672), Diono kaj Tetiso (1684), kiuj li nomigis.

Dum sia tuta vivo, Cassini laboris pri topografia mapo de Francio per triangulado. Sian laboron daŭrigis sia filo kaj nepo, kiuj fine kompletigis la zorgeman laboron, en 1789 aŭ 1793 - Tiutempe la verko estis traktata kiel artaĵo kaj la mapo estis publikigita kiel "Carte de Cassini" (Cassini-mapo).

Estas Cassini-kratero kaj sur la Luno kaj Marso kiuj ricevis lian nomon.

En 1997, NASA lanĉis kosmoŝipon por studi Saturnon kaj ĝiajn lunojn, nomitajn Cassini, nomitan laŭ li.

Vidu ankaŭ