Glenda Jackson

angla aktorino kaj politikisto (1936–2023)

Glenda May JACKSON OBI (9-a de majo 1936 - 15-a de junio 2023) estis angla aktorino kaj politikisto. Profesia aktorino el la fino ekde la 1950-aj jaroj antaŭen, Jackson estis kvar jarojn membro de la Royal Shakespeare Company el 1964, kaj estis partikulare asociata kun la verkaro de la reĝisoro Peter Brook. Ŝi ricevis du Oskar-premiojn al la Plej Bonkvalita Aktorino: pro la filmoj Women in Love (1970) kaj A Touch of Class (1973). Ŝi ricevis premiojn ankaŭ pro siaj roloj kiel Alex en la filmo Sunday Bloody Sunday kaj en la televida serio de la BBC Elizabeth R (ambaŭ de 1971); kaj ricevis du Emmy pro tiu lasta. En 2018, Jackson ricevis Premion Tony al la Plej Bonkvalita Aktorino en Teatraĵo pro sia ludado en remuntaĵo de la verko de Edward Albee Three Tall Women, kaj tiel ŝi estis unu el la malmultaj aktoroj kiuj ricevis la "trioblan aktorkronon" (Oskar, Emmy kaj Tony).

Glenda Jackson
Oskar-premiito
Persona informo
Glenda Jackson
NaskonomoGlenda May Jackson
Naskiĝo9-an de majo 1936 (1936-05-09)
en Birkenhead
Morto15-an de junio 2023 (2023-06-15) (87-jaraĝa)
en Blackheath
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materReĝa Akademio de Drama Arto • West Kirby Grammar School vd
PartioBrita Laborista Partio vd
Familio
InfanojDan Hodges vd
Profesio
Okupofilmaktoro • teatra aktoro • aktoropolitikisto vd
Laborkampoaktorado • politiko vd
Aktiva enLondono vd
Aktiva dum1957–2023 vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Jackson havis ankaŭ karieron en politiko, ekde 1992, kiam ŝi estis elektita kiel membro de la Ĉambro de komunuloj el la Laborista Partio por la areo Hampstead-Highgate. En la registaro de Tony Blair, ŝi servis en la Ministerio pri Transporto el 1997 ĝis 1999, kaj poste ŝi iĝis kritikanto de Blair. Ekde 2010 ŝi reprezentis la areon Hampstead-Kilburn.

Kariero

Kiel membro de la Royal Shakespeare Company (RSC) dum kvar jaroj ekde 1964, ŝi dekomence aliĝis al la sezono de la Kruelecteatro de la reĝisoro Peter Brook kiu inkludis la verkon de Peter Weiss Marat/Sade (1965) en kiu ŝi ludis la rolon de frenezulo kiu siavice ludas la rolon de Charlotte Corday, nome la murdistino de Jean-Paul Marat.[1] Tiu produkto saltis al Broadvejo en 1965 kaj al Parizo[2] (Jackson aperis ankaŭ en la filmoversio de 1967). Jackson aperis ankaŭ kiel Ofelia en la produktaĵo de Peter Hall pri Hamleto en la sama jaro.[3]

En la procezo por financado de The Music Lovers (1970) el United Artists, Ken Russell klarigis ĝin kiel "la historio de samseksemulo kiu edziĝas al nimfomaniulino,"[4] nome paro de la komponisto Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij (Richard Chamberlain) kaj Antonina Miliukova, ludita de Jackson.

Por ludi la rolon de la reĝino Elizabeto la 1-a en la televidserio de BBC Elizabeth R (1971), Jackson devis razi sian kapon.

En 2015, Jackson revenis al aktorado post 23-jara foresto, retiriĝinta el politiko, unue por adapto al radio de romanoj de Émile Zola.[5] Poste al teatro kiel protagonisto de Reĝo Lear de William Shakespeare en la Old Vic Theatre en Londono, en prezento kiu daŭris el la 25a de oktobro al la 3a de decembro.

En 2019, post 27-jara foresto, Jackson revenis al aktorado por televido, per portreto de maljuna avino kiu luktas kontraŭ senileca frenezo en Elizabeth is Missing por BBC One, bazite sur la samnoma verko de Emma Healey.[6][7]

Teatraĵoj (elekto)

  • Separate Tables, 1957.
  • All Kinds of Men, 1957.
  • The Idiot, 1962.
  • Alfie, 1963.
  • Hamlet, 1965.
  • Marat/Sade, 1965.
  • Three Sisters, 1967.
  • Fanghorn, 1967.
  • The Maids, 1974.
  • Hedda Gabler, 1975.
  • The White Devil, 1976.
  • Antony and Cleopatra, 1979.
  • Rose, 1981.
  • Phedra, 1984.
  • Strange Interlude, 1985.

Kelkaj filmoj

  • 1967 Marat/Sade
  • 1968 Tell Me Lies
  • 1968 Negatives
  • 1969 Women in Love
  • 1970 The Music Lovers
  • 1971 Sunday Bloody Sunday
  • 1971 Mary, Queen of Scots
  • 1973 A Touch of Class
  • 1974 The Devil Is a Woman
  • 1975 Hedda
  • 1976 The Incredible Sarah
  • 1977 Stevie
  • 1980 Health
  • 1987 Beyond Therapy
  • 1989 The Rainbow

Notoj