Émile Zola

franca verkisto (1840–1902)

Émile ZOLA [emil' zola'] (naskiĝis la 2-an de aprilo 1840 en Parizo; mortis la 29-an de septembro 1902 en Parizo) estis franca verkisto kaj ĵurnalisto.

Émile Zola
Persona informo
Émile Zola
NaskonomoÉmile Édouard Charles Antoine Zola
Naskiĝo2-an de aprilo 1840 (1840-04-02)
en rue Saint-Joseph
Morto29-an de septembro 1902 (1902-09-29) (62-jaraĝa)
en Parizo,  Tria Respubliko de Francio
Mortis prohazarda morto vd
Mortis pertoksiĝo per karbona monooksido vd
TomboPanteono de Parizo vd
Religioateismo vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Subskribo Émile Zola
Familio
PatroFrancesco Zola vd
PatrinoÉmilie Aubert vd
Edz(in)oAlexandrine Meley vd
AmkunuloJeanne Rozerot vd
InfanojJacques Émile-Zola • Denise Émile-Zola vd
Profesio
Okupopolitika ĵurnalisto • artokritikisto • romanisto • eseisto • dramaturgo • novelisto • literaturkritikisto • theatre critic • ĵurnalistoverkisto • poeto • fotisto vd
Laborkampoliteraturo vd
Aktiva dum1865– vd
Verkado
Ĝenrojromanoj, naturalismo
VerkojLa Familio Rougon-Macquart ❦
Thérèse Raquin ❦
J'accuse ❦
Nana vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis unu el la plej gravaj francaj romanverkistoj de la 19-a jarcento kaj plej grava reprezentanto de naturalismo, tuteŭropa literatura movado. Li politike aktivis kaj batalis por liberaliĝo de la socio. Dum la Dreyfus-skandalo, Zola riskis malliberejon verkante la artikolon J'accuse (Mi akuzas), celante akuziĝon pri kalumnio por povi kaŭzi revizion de la proceso kontraŭ Alfred Dreyfus. Zola fakte estis akuzata de kalumnio kaj devis fuĝi al Anglio dum jaro, sed poste rezultis la liberigo kaj reakcepto de la false akuzita oficiro.

Biografio

Émile Zola aĉetis kamparan domon en Médan en 1878.

Verkado

Sendependaj verkoj

  • La Confession de Claude (“La konfeso de Klaŭdo”, 1865)
  • Les Mystères de Marseille (“La misteroj de Marsejlo”, 1867)
  • Thérèse Raquin (“Teresa Rakvino”, 1867)
  • Madeleine Férat (“Madalena Ferato”, 1868)
  • Nouveaux Contes à Ninon (“Novaj fabeloj por Ninon”, 1874)
  • Le Roman Experimental (“La romano eksperimenta”, 1880)
  • Jacques Damour et autres nouvelles (”Ĵakvo Damuro kaj aliaj noveloj”, 1880)
  • L'Attaque du moulin (“La atako de la muelejo”, 1877), unu el la ses noveloj en Les Soirées de Médan (”̵La vesperoj en Medano”, 1880)
  • L'Inondation (“La inundo”, novelo (1880)

La serio Les Rougon-Macquart “La Rugon-Makaroj”)

(la franca prononco de ĉi tiuj nomoj: /ʁuɡɔ̃ma'kaʁ/)

  • La Fortune des Rougon (“La sorto de la Rugonoj”, 1871)
  • La Curée (“La disrabado”, 1871–72)
  • Le Ventre de Paris ( “La ventro de Parizo”, 1873)
  • La Conquête de Plassans (“La konkerado de Plasano”, 1874)
  • La Faute de l'Abbé Mouret (“La kulpo de l’abato Mureto”, 1875))
  • Son Excellence Eugène Rougon (“Lia Moŝto Eŭĝeno Rugono”, 1876)
  • L'Assommoir (“La drinkejo”, 1877)
  • Une page d'amour (”Epizodo de amo”, 1878)
  • Nana (1880)
  • Pot-Bouille (“Stufujo”, 1882)
  • Au Bonheur des Dames (“Ĉe La Paradizo de damoj”, 1883)
  • La joie de vivre (“La vivĝojo”, 1884)
  • Germinal (“Ĝerminalo”, 1885)
  • L'Œuvre (“La majstroverko”, 1886))
  • La Terre (“La grundo”, 1887)
  • Le Rêve (“La sonĝo”, 1888)
  • La Bête humaine (“La homa bruto”, 1890)
  • L'Argent (“La mono”, 1891)
  • La Débâcle (“La disfuĝo”, 1892)
  • Le Docteur Pascal (La kuracisto Paskalo”, 1893)

La serio Les Trois Villes (“La tri urboj”)

  • Lourdes (“Lurdo”, 1894)
  • Rome (“Romo”, 1896)
  • Paris (“Parizo”, 1898)

Les Quatre Évangiles (“La kvar evangeliistoj”)

  • Fécondité (“Fekundeco”, 1899)
  • Travail (”Laboro”, 1901)
  • Vérité (”Vero”, postmorta eldono en 1903)
  • Justice (“Justeco”, malkompleta)

Sekvo

Al fino de la mondo (pole: Na koniec świata) estas pola filmo reĝisorita de Magdalena Lazarkjeviĉo en 1999 baze de romano de Emile Zola nome Teresa Raquin.

Literaturo en Esperanto

Agostinho da Silva: Vivo de Zola. Tradukis Manuel de Freitas. Porto: Portugala Eldona Rondo, 1946. 107 paĝoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Verkoj de Émile Zola ĉe Projekto Gutenberg; iuj el la libroj estas en la originala franca, kaj aliaj estas tradukaĵoj en la angla, la finna aŭ la nederlanda.