Gordes

Gordes estas komunumo kaj vilaĝo en la franca departemento de Vaucluse. La vilaĝo situas sur elstara roko de la montaro Luberon. La komunumo havas surfacon de 48,04 km² kaj fine de 2021 tie vivis 1 666 loĝantoj. .

Gordes
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo84050 [+]
Poŝtkodo84220
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 666  (2021) [+]
Loĝdenso35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 5° 12′ O (mapo)43.9111111111115.200277777777843° 55′ N, 5° 12′ O (mapo) [+]
Alto111 m [+]
Areo48,04 km² (4 804 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Gordes (Francio)
Gordes (Francio)
DEC
Gordes
Gordes
Situo de Gordes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gordes [+]
vdr

La Asociation des plus beaux villages de France (asocio de la plej belaj vilaĝoj de Francio) konsideris Gordes kiel unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio. Ĝi altiras multajn turistojn, precipe en somero.

Vidindaĵoj

La vilaĝo de Gordes

Supre en la vilaĝo situas kastelo, kiu estis konstruita ĉirkaŭ 1525. Ĝi anstataŭigis pli fruan kastelo de la 11-a jarcento. En la kastelo, la op-arta artisto Victor Vasarely tie havis atelieron. Nun ĝi estas muzeo kun verkoj de la flandra pentristo Pol Mara, kiu vivis en Gordes.

Ĉe la piedo de la vilaĝo estas la Village des Bories, vilaĝo kun ŝtonaj kabanoj el la 18-a jarcento. Tiuj hejmoj estis konstruitaj en stilo uzata en la regiono ĉirkaŭ Apt jam depost ĉirkaŭ 5000 a.K. Tiu vilaĝo ne plu estas loĝata sed oni restaŭris la domojn kaj hodiaŭ la setlejo estas turisma allogejo.

Kelkaj kilometroj ekster Gordes estas la abatejo de Sénanque, cisterciana abatejo en romanika stilo.

Ĝemeliĝoj

Boerelare (Belgio)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ