Grêmio

Grêmio – oficiale Grêmio Foot-Ball Porto Alegrense, foje mallongigata Grêmio Porto AlegrenseGrêmio Porto Alegre – estas futbalklubo en Porto Alegre, la ĉefurbo de la subŝtato Suda Rio-Grando (Rio Grande do Sul) de Brazilo. La klubo internacie konatiĝis, kiam en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ĝi dufoje gajnis la pokalon Copa Libertadores, la plej gravan futbalteaman trofeon en Sudameriko, kaj unufoje la Interkontinentan Pokalon.

Grêmio FBPA
futbala klubo
Kluba nomo Grêmio Foot-Ball
Porto Alegrense
Fondita 15-a de septembro 1903
Stadiono Arena do Grêmio
Kapacito 60 540
Prezidanto Alberto Guerra
Trejnisto Renato Portaluppi
Ligo Campeonato Brasileiro de Futebol - Série A
2023 2-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

La hejma stadiono nomiĝas Arena do Grêmio kaj havas lokon por 60 540 spektantoj. Ĝi inaŭguriĝis la 8-an de decembro 2012 kadre de amikeca matĉo, kiun la teamo de Grêmio je 2:1 goloj gajnis kontraŭ la unua profesia teamo de la germana klubo Hamburger SV.

la kluba areno