Grand Prairie
Grand Prairie estas antaŭurbo de Dallas, grandurbo de Teksaso en Usono. Ĝi apartenas al la urbara statistika areo Dallas-Fort-Worth. La urbego loke ofte estas menciita "GP". Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 196 100 loĝantoj sur areo de 81,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 418 loĝantoj/km². La loĝloko ricevis urbajn rajtojn je la 1863.
Grand Prairie | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Usono • urbego | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Provinco | Teksaso | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 196 100 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 418 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 97° 1′ U (mapo)32.715278-97.01694432° 43′ N, 97° 1′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 157 m [+] | ||||
Areo | 81,09 km² | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Grand Prairie, Texas [+] | |||||
Geografio
Grand Prairie situas sur ebenaĵo laŭ rivero en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso.
Historio
Grand Prairie unue estis establita en 1863 por bovaro. La unua eklezio ekfunkciis en 1870, la poŝto en 1877. Ĝi ricevis urban statuson en 1909. Dum la a 2-a mondmilito kaj poste Grand Prairie havis industrion pri flugmaŝinoj, nuntempe pri helikopteroj.
Klimato
Grand Prairie havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto ofte kun 36 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun ĉ. frostopunkto. Jare pluvas po 921 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en majo.
Trafiko
Ekzistas aktuale neniu publika transporto en Grand Prairie.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
- Baden bei Wien, Aŭstrio
- Kaluŝ, Ukrainio
- Morón, Argentino
- Charlesbourg, Kanado
Fontoj
- interalie Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2 (hungare)
- Anglalingva kaj hispanlingva Vikipedioj