Julio

sepa monato de Julia kaj Gregoria kalendaroj

julio
lumameĵavesadi
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031
aranĝo de 2024
tagoj

Julio (latine Julius) estas la sepa monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ Julio Cezaro; ĝi antaŭe nomiĝis Quintilis, "kvina" (vidu septembro).

Julio estas monato de la somero en la Norda hemisfero kaj de la vintro en la Suda hemisfero. La signoj de la Zodiako en julio estas Kankro kaj Leono.

Julio venas post junio kaj antaŭ aŭgusto.

Julio komenciĝas per la sama semajntago kiel aprilo en ĉiu jaro, kaj kiel januaro en superjaro.

Julio
el hor-libro de l' duko de Berry
Fojno-rikolto

Aliaj signifoj de Julio

Por aliaj signifoj de Julio vidu sub Julio (apartigilo).