HMS Challenger

HMS Challenger estis korveto de miksta pelado per veloj kaj vapormaŝino kiu funkciigis helicon de la klaso Pearl apartenanta al la Brita Reĝa Mararmeo, surmarigita la 13an de Februaro 1858 el la ŝipkonstruejo Woolwich Dockyard. Ĝi estis la ĉefa ŝipo de la ŝipstacio de Aŭstralio inter 1866 kaj 1870.[1]

La ŝipo HMS Challenger (1858).

Kiel integranto de la ŝipstacio de Nordameriko kaj de Karibio, ĝi partoprenis en 1862 en la operacoj kontraŭ Meksiko, inkludita la francan okupacion de Verakruco. Ĝi estis poste sendita al la ŝipstacio de Aŭstralio en 1866 kaj en 1868, jaroj en kiuj ĝi realiĝis punoperacojn kontraŭ la indiĝenoj de Fiĝioj reprezalie al la murdo de misiisto kaj de kelkaj ties subuloj. Ĝi forlasis la ŝipstacion de Aŭstralio fine de 1870.[1]

La korveto estis modifita por realigi tiun kiu iĝis la unua ekspedicio de maresplorado je tutmonda nivelo, nome Ekspedicio Challenger. Por mezuri la profundaĵojn, ĉiuj kanonoj escepte du el ili, estis retiritaj kaj oni mallongigis ties mastojn por disponi de pli da interna spaco. Oni instalis laboratoriojn, kromajn kajutojn, kaj specialan platformon por dragado. La ŝipo estis ekipita per ujoj por la konservado de specimenoj, alkoholo por ties konservado, mikroskopoj, kemiaj aparatoj, ekipaĵoj por dragado kaj fiŝkaptado, termometroj, boteloj por akvomontroj kaj sondiloj por la kolekto de sedimentoj el la mara fundo. Krome, ĝi estis ekipita per 291 km de itala ŝnura kanabo por sondado, drenado kaj fiŝkaptado. La Challenger havis totalan ŝipanaron de 243 homoj inter oficiroj, sciencistoj kaj maristoj, kiuj veturis totalon de 68 890 marmejloj (127 670 km).

Notoj

Referencoj

  • Bastock, John (1988), Ships on the Australia Station, Child & Associates Publishing Pty Ltd; Frenchs Forest, Australia. ISBN 0867773480

Eksteraj ligiloj