Mikroskopo

instrumento por vidi malgrandegajn objektojn
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri observilo. Por informoj pri la samnoma konstelacio, vidu la artikolon Mikroskopo (konstelacio).

Mikroskopo (v. greke mikrós: malgranda; skopein: observi) estas ilo, kiu ebligas observi la tre malgrandajn objektojn pligrandigitaj.

Ĉefaj eroj de mikroskopo:
:1. Okulario
:2. Turna elektilo de objektivo
:3. Objektivoj
:4. Movilo de la objektivo
:5. Preciza movilo de la objektivo
:6. Tableto por la objekto
:7. Spegulo por lumigi la objekton
:8. Fokusilo por lumigi la objekton

Tipoj

El teknika vidpunkto distingeblas ĉefe la sekvaj tipoj:

Mikroskopio estas aro da teknikoj por esploro pere de mikroskopo.

La 8-a de oktobro 2014, la Nobel-premio pri kemio estis atribuita al Eric Betzig, William Moerner kaj Stefan Hell pro "la elvolvo de super-solvopova fluoreska mikroskopio", kiu kondukas "optikan mikroskopion al nanodimensio"[1][2].

Teknikoj

Kolorigotinkturigo estas helpa tekniko uzata en mikroskopio por plibonigi la kontraston en la bildo vidata pere de la mikroskopo.

Mikrotomo estas ilo uzata por tranĉi tre fajnajn tranĉaĵojn de materialo, konataj kiel sekcioj.

Referencoj

Bildaro


Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj