Hans Mattsson

usona politikisto

Hans MATTSSON (n. la 23-an de decembro 1832 - m. la 5-an de marto 1893) estis sveddevena, usona politikisto. Li elmigris el Skåne, en suda Svedio, al Nord-Ameriko en 1851, kaj enloĝiĝis en la kantonon Goodhue, en Minesoton. Li fariĝis distingita kolonelo dum la Usona Enlanda Milito (1861-65), kaj iĝis en 1869 la ŝtatsekretario de Minesoto.

Hans Mattsson
Persona informo
Naskiĝo23-an de decembro 1832 (1832-12-23)
Morto5-an de marto 1893 (1893-03-05) (60-jaraĝa)
ŜtatanecoUsono vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Mattsson revenis al Svedio kiel reprezentanto de la minesota agentejo pri elmigrado en 1867 kaj 1868 por rekruti kolonianojn, kion li faris sukcese. Li denove kaj plurfoje revenis en la 1870-aj jaroj, sed tiufoje komisiite de la Norda Pacifika Fervojo. Li priskribis siajn vizitojn en siaj memuaroj, titolitaj Reminiscences ("Rememoraĵoj"), kiuj estis eldonitaj en 1891 en la angla kaj la sveda. En sia verko, Mattsson konsideras la socian snobismon de sia malnova patrolando laŭ sarkasma vidpunkto.

Fontoj

  • Barton, H. Arnold (1994). A Folk Divided: Homeland Swedes and Swedish Americans, 1840—1940, pp. 59–62. Uppsala: Acta Universitatis Upsaliensis.