Harald la 5-a (Norvegio)

reĝo de Norvegio

Lia Reĝa Moŝto Haroldo la 5-a (norvege H.M. Kong Harald V, naskiĝis la 21-an de februaro 1937) estas la reĝo de Norvegio ekde 1991 post sia patro Olavo la 5-a. Li estis la unua norvega reĝo naskiĝinta en Norvegio dum 600 jaroj.

Harald la 5-a
Reĝo de Norvegio
Haroldo la 5-a en 2007
Haroldo la 5-a en 2007
Persona informo
Harald V
Naskiĝo21-an de februaro 1937 (1937-02-21) (87-jaraĝa)
en Skaugum, Akershus
ReligioEklezio de Norvegioluteranismo vd
EtnoNorvegoj vd
Lingvojnorvegaangla vd
ŜtatanecoNorvegio vd
Alma materUniversitato de OsloBalliol CollegeNorvega Militista Akademio • Osla Katedrala Lernejo • Befalsskolen for kavaleriet vd
Subskribo Harald la 5-a (Norvegio)
Familio
DinastioHouse of Glücksburg (Norway) vd
PatroOlavo la 5-a de Norvegio vd
PatrinoMärtha de Svedio vd
Gefratojprincino Ragnhild de Norvegio • princino Astrid de Norvegio vd
Edz(in)oreĝino Sonja de Norvegio vd
Infanojprincino Märtha Louise de Norvegio • Haakon de Norvegio vd
ParencojViktoria de Svedio vd
Profesio
Okupomonarko • aristokrato vd
Aktiva dum17-a de januaro 1991– vd
Reĝo de Norvegio
Dum1991nun
AntaŭuloOlavo la 5-a
Sekvanto(konjektita:) Kronprinco Haakon de Norvegio
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
jen en 1943, 6-jara

Li havis tri jarojn kiam la germana armeo invadis Norvegion dum la dua mondmilito en la 9-a de aprilo 1940. Do la tuta norvega monarka familio, kun la tuta Stortinget (norvega parlamento) kaj la registaro, vojaĝis el Oslo. Harald vojaĝis al Svedio, kun siaj patrino Kronprincino Märtha kaj fratinoj Princino Ragnhild kaj Princino Astrid. Poste ili vojaĝis al Usono, kie la tuta monarka familio loĝis en Vaŝingtono dum la tuta mondmilito. Li revenis al Norvegio kun sia avo, la tiama reĝo Haakon la 7-a, kaj la monarka familio en la 7-a de junio 1945.

Edzino kaj idoj

Lia edzino estas Ŝia Reĝina Moŝto reĝino Sonja. Ili havas du gefilojn kaj kvin genepojn:

  • princino Märtha Louise de Norvegio, n. 1971, geedziĝis kun Ari Behn, kun infanoj:
  • Lia Reĝa Moŝto kronprinco Haakon, n. 1973, geedziĝis kun Mette-Marit Tjessem Høiby, kun infanoj:
    • princino Ingrid Alexandra de Norvegio, n. 2004
    • princo Sverre Magnus de Norvegio, n 2005

Harald la 5-a havas la (nuntempe) 61-an lokon en la vico por heredi la britan tronon.

Honorigoj

Harald la 5-a (Norvegio) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Eksteraj ligiloj