Oslo

ĉefurbo de Norvegio
10° 45′ 23″ O / 59.94944 °N, 10.75639 °O / 59.94944; 10.75639 (mapo)

Oslo (norvege Oslo – laŭdialekte prononcata [uslu] aŭ [uŝlu]) estas la ĉefurbo de Norvegio, situanta fine de Oslo-fjordo, proksime al la najbaraj Svedio kaj Danio. Ĝi estas la plej granda urbo de Norvegio, kun pli ol 500 mil loĝantoj. Oslo estas aparta gubernio, ĉirkaŭata de la gubernio Akershus.

Oslo
(Christiania)
norvege Oslo
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Oslo
ŜtatoNorvegio Norvegio
DuoninsuloSkandinavia duoninsulo
ProvincoAkershus
Administra municipoOslo
MemorindaĵojFortikaĵo Akershus, Reĝa palaco en Oslo
Muzeoj
RiveroAkerselva
SituoOslo
 - koordinatoj59° 56′ 58″ N 10° 45′ 23″ O / 59.94944 °N, 10.75639 °O / 59.94944; 10.75639 (mapo)
Areo454,03 km² (45 403 ha)
 - de aglomeraĵo285,26 km² (28 526 ha)
 - de metropolo8,900 km² (890 ha)
Loĝantaro605 005 (2009)
 - de aglomeraĵo912 046
 - de metropolo1 442 318
Denseco1 332,52 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo3 197 loĝ./km²
 - de metropolo162 058 loĝ./km²
ParkoParko Vigeland
Fondo1048
 - fondintoHaraldo la 3-a
urbestroAnne Lindboe
(ekde la 25an de oktobro 2023)
 - reganta urbestro
(Byrådsleder)
Eirik Lae Solberg
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Norvegio
Situo enkadre de Norvegio
Situo enkadre de Norvegio
Vikimedia Komunejo: Oslo
Retpaĝo: www.oslo.kommune.no
Map

Ĝi entenas la parlamenton, la reĝan kastelon, la ŝtatan televidon kaj aliajn gravajn norvegiajn aferojn.

Vidindaĵoj: La Parko Vigeland, Muzeo Kon-Tiki, la Vikinga Muzeo de Bygdøy.

En Oslo subskribitis la Oslo-traktato inter israelanoj kaj palestinanoj.

Nomoj kaj etimologio

Oslo signifas aŭ "La ĉemonta ebenaĵo" aŭ "La ebenaĵo de la gedioj".

En 1624, post granda incendio, oni transmetis la urbon pli proksimen al fortikaĵo Akershus kaj donis al ĝi la nomon Christiania laŭ la reĝo Kristiano la 4-a. En 1877 oni oficiale ekuzis norvegigitan skribmanieron de la urbonomo: Kristiania. Nur en 1925 la urbo (re)ricevis la originan nomon Oslo.

Moderna epitetnomo de Oslo estas "La tigra urbo" (Tigerstaden).

Historio

La Interkonsentoj de Oslo estis grava negocado en la ekmildigo de la Araba-israela konflikto.

Vidindaĵoj

Servoj

Transporto

La Metroo de Oslo (aŭ T-fervojo de Oslo) estas kombinaĵo de pluraj trajnaj kaj tramaj linioj, kiu iom post iom transformiĝis en kvalita metroreto. Ĝi estas 85 km longa, kaj enhavas 5 liniojn.

En Oslo funkcias reto de tramoj kun ses linioj.

Kunlaborantaj urboj kaj regionoj

Kunlaborantaj urboj

Kunlaborantaj regionoj

Konataj homoj de Oslo

  • Peter Chr. Asbjørnsen (1812-1885), verkisto
  • Ketil Bjørnstad (1952-), verkisto kaj komponisto
  • Johan Borgen (1902-1979), verkisto
  • Gerd Brantenberg (1941-), verkisto
  • Bjarne Brustad (1895-1978), komponisto
  • Olaf Bull (1882-1933), poeto
  • Finn Carling (1925-2004), verkisto
  • Lars Saabye Christensen (1953-), verkisto
  • Tom Egeland (1959-), verkisto
  • Thorbjørn Egner (1912-1990), verkisto
  • Jostein Gaarder (1952-), verkisto
  • Carl I. Hagen (1944-), politikisto
  • Erik Fosnes Hansen (1965-), verkisto
  • Sonja Henie (1912-1969), artsketisto
  • Sigurd Ibsen (1859-1930), verkisto kaj ĉefministro
  • Ludvig Irgens-Jensen (1894-1969), komponisto
  • Roy Jacobsen (1954-), verkisto
  • Eva Joly (1943-), magistrato
  • Halfdan Kjerulf (1815-1868), komponisto
  • Jan Kjærstad (1953-), verkisto
  • Unni Lindell (1957-), verkisto
  • Oscar Mathisen (1888-1954), rapidsketisto
  • Wenche Myhre (1947-), kantisto
  • Jo Nesbø (1960-), verkisto kaj muzikisto
  • Rudolf Nilsen (1901-1929), poeto
  • Rikard Nordraak (1842-1866), komponisto
  • Ole Paus (1947-), verkisto, kantisto kaj komponisto
  • Per Petterson (1952-), verkisto
  • Sonja de Norvegujo (1937-), reĝino
  • Jens Stoltenberg (1959-), politikisto kaj ĉefministro
  • Jonas Gahr Støre (1960), politikisto
  • Johan Svendsen (1840-1911), komponisto
  • Ágoston Teres, hungardevena pastro
  • Kåre Willoch (1928-), politikisto kaj ĉefministro
  • Per Aabel (1902-1999), aktoro
  • Kjetil André Aamodt (1971-), alpa skiisto

Esperanto en Oslo

La Klubo Esperantista en Oslo fondiĝis en 1906 (kaj refondiĝis en 1916). La klubo nun havas ĉirkaŭ 45 pagantajn membrojn sed multaj el ili ne aktivas. Ĝi posedas propran ejon, aĉetitan en 1982 per granda mon-donaco plus mon-kolekto inter la membroj. Eblas tranokti sursofe en la klubejo laŭ la kondiĉoj de Pasporta Servo. Oni ankaŭ povas prunti biciklon. La klubo kutime renkontiĝas dufoje monate.

Burgo Akershus

Por informoj pri la urbaj busoj kaj tramoj, kiel aĉeti biletojn k.s. vidu la TTTejon esperanto.no/oslo --> "vojklarigo"

Oslo havas du rajtigitajn Esperanto-parolantajn gvidistojn (ĉiĉeronojn):Tamiko Kaŭakami (daŭre malsana) kaj Cato Haugen.

Esperantistaj lokanoj

Vidu ankaŭ