Helpo:Vikipedia terminaro

(Alidirektita el Helpo:Atentaro)

La Vikipedia terminaro rapide klarigas esprimojn, kiujn estas propraj al Vikipedio aŭ al reta kulturo.

Laŭeble klarigu ion ĉi tie tre mallonge, sed faru ligilon al alia paĝo.

A

Aktualaĵoj

Sur tiu paĝo oni mencias aktuale okazintajn eventojn el la amaskomunikilojn, ligilumante al vikipediaj artikoloj.

Alidirektilo

Vidu Helpo:Alidirekto.

Alinomigo

Vidu Helpo:Alinomi paĝonVikipedio:Alinomi uzanton.

Alŝutu dosieron

Alŝuti signifas ordoni al la programo (de Vikipedio), ke ĝi prenu certan bildon de via komputilo kaj metas kopion en Vikipedion. Ĉar oni volas ke bildoj estu uzeblaj en tuta (multlingva) Vikipedio, prefere alŝutu bildojn per Vikimedia komunejo.

"Dosiero" celas ofte bildon.

Antaŭrigardo

Per la funkcio "antaŭrigardo" eblas vidi ĵus ŝanĝitan artikolon, sen ke la programo savas ĝin jam. La funkcio helpas eviti ke oni faras multe da etaj, fakte nenecesaj ŝanĝoj.

Apartigilo

Vidu Helpo:Apartigiloj.

Arkivigo

Vidu Helpo:Arkivigi.

Artikolo

Artikolo estas paĝo en Vikipedio, kiu prezentas aferon (personon, eventon, objekton ktp.). La artikoloj en Vikipedio estu enciklopediecaj.

En Vikipedio ekzistas ankaŭ aliaj paĝoj, ekzemple tiuj kiuj komenciĝas per Vikipedio:. Ili ne estas artikoloj.

Artikolo de la Semajno

Vikipediistoj elektas artikolon, kiun ili trovas tiel bona, ke ĝi estu menciita supre sur la ĉefpaĝo.

Atenti, atentaro

Kiam oni interesiĝas pri artikolo aŭ alia paĝo, oni povas indiki ke oni volas "atenti" ĝin. Kiam poste iu faros ŝanĝojn je la paĝo, tiam la programo atentigas vin pri tio - se vi estas registrita kaj ensalutita. La programo listigas la ŝanĝitajn paĝojn sur via "Atentaro".

D

Diskutejo

La diskutejo estas ĝenerala diskutforumo por temoj kun rilatoj al (esperantlingva) Vikipedio.

Dosiero

Dosiero estas datumo, plej ofte bildo.

E

Ek

La serĉfunkcio "Ek!" signifas, ke la programo serĉas la entajpitan esprimon kiel artikolon. Tiel vi serĉas, se vi jam supozas ke ekzistas artikolo kun tia titolo.

F

Forbari

Administranto povas forbari uzanton, kiu ripete aŭ tre grave ofendas la regulojn de Vikipedio.

G

GFDL

GFDL estas tiel nomata libera permesilo.

H

Historio

La "historio" de artikolo montras al vi liston de versioj, do kun la fojoj, kiam la artikolo iam estis ŝanĝita (redaktita). Per tio oni povas kontroli kiu vikipediisto faris kiam kiun redakton.

I

Intervikio

Intervikio estas ligilo de unu lingvo-versio de Vikipedio al alia; ekzemple de la anglalingva Vikipedio al la ruslingva. En la #vikiteksto la intervikio(j) aspektas tiel:

[[de:Geschichte des Esperanto]]
[[en:History of Esperanto]]
[[fr:Histoire de l'espéranto]]

K

Konservu

Per la ordono konservu vi lasas savi la redakton kiun vi ĵus faris. La ŝanĝo estas tuj videbla.

Kontribuoj

La laboroj de vikipediisto estas nomataj kontribuoj, ĉu temas pli longa teksto enmetita aŭ eta korektigo. Per la vikipediista paĝo oni povas vidi kiujn kontribuojn faris tiu vikipediisto.

Kunlaboraĵo de la Semajno

Kiam vikipediisto opinias ke iu grava artikolo bezonas multe da prilaboro, sed ne povas fari tion sola, tiam li povas proponi la artikolon kiel Kunlaboraĵon de la Semajno.

L

Lastaj ŝanĝoj

Vikipedio:Lastaj ŝanĝoj estas paĝo kiu montras la ĵusajn redaktojn, kiuj estis faritaj de vikipediistoj.

Lingvo-versio

Vikipedio estas multlingva afero, ekzistas diversaj lingvo-versioj. La esperantlingva Vikipedio estas unu el pli ol 250 lingvo-versioj de Vikipedio.

Ligilo

Kiam vorto (aŭ vortgrupo) aperas en la artikola teksto blua aŭ ruĝa, tiam temas pri ligilo. Oni povas klaki ĝin kaj tiel atingas alian artikolon (aŭ paĝon). Ruĝa koloro signifas ke la artikolo ankoraŭ ne ekzistas, sed oni povas krei ĝin kiam oni alklakas.

M

Malgarantio

Eble aliaj enciklopedioj "garantias" ke ĉiuj informoj en ĝi estas ĝustaj (pri kio oni rajtas dubi). Ĉe Vikipedio ne eblas doni tian garantion: en la artikoloj povas esti eraroj.

Malsamoj

Kiam oni redaktas paĝon, oni kreas novan version de la paĝo. La funkcio "malsamoj" (angle diff) en la Atentaro aŭ Historio montras la diferencojn.

P

Permesilo

Angle licence, jura konstruaĵo, por indiki kion oni rajtas fari per la verko. Kutime verko aperas sub la "permesilo" kopirajto, sed ekzistas ankaŭ liberaj permesiloj. Vikipedio-tekstoj aperas sub libera permesilo, nome GFDL.

Portalo

Portalo estas paĝo, kiu prezentas artikolojn kiuj rilatas al unu temo. Portalo:Portalejo listigas la portalojn.

Preferoj

Projekto

Kiam vikipedianoj parolas inter si, ili nomas Vikipedion ofte "la projekto". Kiam ili parolas pri "projektoj", ili celas la projektojn de Fondaĵo Vikimedio. Oni nomas ilin la fratajn projektojn de Vikipedio, kiu estas la plej konata el ili.

R

Redakto

Angle edit. Redakto estas ŝanĝo ĉe paĝo. Redakteto estas malgranda ŝanĝo; eblas indiki ke oni faris nur redakteton kaj ignorigi ĝin je la #Atentaro.

Registri

Sin registri, registriĝi signifas ke oni petas konton de Vikipedio. Tio estas aranĝata tre rapide kaj senprobleme. Post registriĝo oni ricevas retpoŝtaĵon por la kompletigo de la registriĝo. Kiel registrita vikipediisto oni povas pli facile umi kun la vikipedia komunumo. Retuzanto kiu estas "registrita" (havas konton), povas poste "ensaluti".

Retumilo

Programo, per kiu oni povas legi retpaĝojn (angle browser). Malnova vorto estas krozilo. Ekzemploj estas Mozilla Firefox (Fajrovulpo) aŭ Internet Explorer.

Roboto

Vidu Vikipedio:Roboto.

S

Saluti

Por ke la vikipedia programo sciu kiu vikipediisto vi estas, vi devas ensaluti.

Ŝanĝo

Ŝanĝo estas redakto.

Serĉu

Maldekstre de paĝo oni havas ĉiam la serĉo-funkcion. Uzu "Ek!", se vi serĉas ekzakte tiun artikolnomon, aŭ "Serĉi", se vi serĉas la vorton aŭ vortgrupon en iu ajn artikolo.

Speciala

Tio estas unu el la "nomspacoj" de Vikipedio, do certa grupo de paĝoj. Tiuj ĉi paĝoj ne povas esti redaktataj, la programo aŭtomate kreas kaj aktualigas ilin. Ekzemplo estas "Lastaj ŝanĝoj".

Statistiko

Ekzistas oficiala statistiko de Vikimedio pri la unuopaj projektoj, vidu ĉi tie.

V

Versio

Vikipedio ekzistas en malsamaj lingvo-versioj, kiel la franca, itala, sveda ktp. Versio estas ankaŭ versio de artikolo aŭ paĝo. Kiam oni faras redakton, oni kreas novan version.

Vikimedio

Fondaĵo Vikimedio estas senprofita organizaĵo. Ĝi mastras Vikipedion.

Vikimedia komunejo

Angle Wikimedia Commons. Ĝi estas komuna projekto por stoki bildojn, aŭd- kaj vid-datumojn. Eblas ankaŭ alŝuti bildojn al la esperantlingva Vikipedio mem, sed preferindas la komunejo.

Vikipedio

Vikipedio estas projekto de Fondaĵo Vikimedio; ĝi estas multlingva, do ĝi havas diversajn versiojn en la unuopaj lingvoj.

Vikipediano

Tre ĝenerala esprimo por homo, kiu rilatas al Vikipedio. Laŭ la oficiala statistiko de Vikimedio,

Vikipediisto

Tiel oni nomas homon, kiu registris sin en Vikipedio. En la angla, oni nomas lin user.

Vikiteksto

La fontteksto de artikolo, tiu, kiun oni vidas kiam oni redaktas.

Vikiportalo

Vidu #Portalo.

Vikiteksto

Wikimedia Commons

Vidu Vikimedia komunejo.