Himalia grupo

La himalia grupo estas grupo da naturaj satelitoj de Jupitero kies orbitoj estas similaj. Tiu grupo ricevis sian nomon de Himalio, plej granda satelito de la grupo, kiu entenas 87% el ĝia maso.

Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La himalia grupo estas videbla en centro-maldekstro.
Diagramo montranta la inklinacion de kvar ĉefaj anoj de la himalia grupo en funkcio de la granda duonakso. (La ruĝaj cirkloj montras la (averaĝajn) diametrojn de la lunoj)

Ledao, Himalio, Lizito kaj Elaro estas anoj de tiu grupo. Dia povus aniĝi al tiu grupo, sed ĝia orbito ankoraŭ ne estas precize konata.

IAU rezervas nomojn finiĝantajn per "a" por tiuj lunoj (en angla lingvo).

Ecoj

La objektoj de la himalia grupo havas grizan koloron, similan al tiu de C-tipaj asteroidoj. Tiuj satelitoj eblas rezulti de la diseriĝo de asteroido, kiu estus kaptita de Jupitero.

La meĥanismo te tia kapto estas malbone konata: kaptota objekto devas dispeli sian kinetan energion, kaj la rimedo de tia disperdo estas nekonata[1]. Oni hipotezis, ke Jupitero prae havis tre vastan atmosferon, la froto kun tia atmosfero kaj bremsis la asteroidon, kaj diserigis ĝin.

Orbitaj ecoj

La himalia grupo anigas kvar (eble, kvin) satelitojn, kiuj havas progradajn orbitojn ĉirkaŭ Jupitero, kun grandaj duonaksoj inter 11 160 000 km kaj 12 555 000 km; orbitaj inklinacioj inter 25,8° kaj 30,7° rilate al la jupitera ekvatoro; kaj discentrecoj inter 0,11 kaj 0,25.

Listo

Ĉefaj orbitaj ecoj de la anoj de la himalia grupo. La orbitoj de tiaj satelitoj estas perturbataj de aliaj satelitoj kaj planedoj, ĉi-tiuj valoroj estas por la epoko de 27-a de oktobro 2007.

NomoGranda duonakso[2]
(km)
Grando
(km)
Orbita periodo[2]
(Tago)
Inklinacio[2]
rilate al la ekliptiko
Discentreco[2]
Ledao11 098 48020238,8627,37566°0,18016
Himalio11 493 550170251,7330,1698°0,1316
Lizito11 665 38036257.4026,65064°0.14094
Elaro11 676 67786257.7730,53648°0.2099
Dia[3]12 570 5854287,9327,58421°0,20582

Notoj kaj referencoj

eksteraj ligiloj