Hindeŭropa pralingvo

la pralingvo de la hindeŭropa lingvaro

Oni supozas, ke la hindeŭropa lingvaro evoluis de unu lingvo, kiu nomiĝas la hindeŭropa pralingvo (HIP). Oni kredas ĝin parolata en la kvara jarmilo a.K. en Centra Azio (laŭ la Kurgana hipotezo), aŭ eble jam dum la sepa jarmilo a.K. en Anatolio (laŭ la Anatolia hipotezo). Lingvistoj ĝenerale akceptas la ekziston de tia lingvo, kvankam oni ne interkonsentas pri multaj detaloj. Laŭ kelkaj lingvistoj, la hindeŭropa pralingvo devenas el la lingvofamilio de la nostratika lingvo.

Supozata naskoteritorio de la hindeŭropa pralingvo ĉirkaŭ la jaro 3500 a.K.

Substantivoj

(Beekes 1995)(Ramat 1998)
AtemataTemata
Vira kaj InaNeŭtraVira kaj InaNeŭtraViraNeŭtra
Sing.PluraloDualoSing.PluraloDualoSing.PluraloDualoSing.PluraloSing.PluraloDualoSing.
Nominativo-s, 0-es-h₁(e)-m, 0-h₂, 0-ih₁-s-es-h₁e?0(coll.) -(e)h₂-os-ōs-oh₁(u)?-om
Akuzativo-m-ns-ih₁-m, 0-h₂, 0-ih₁-m̥-m̥s-h₁e?0-om-ons-oh₁(u)?-om
Genitivo-(o)s-om-h₁e-(o)s-om-h₁e-es, -os, -s-ōm-os(y)o-ōm
Dativo-(e)i-mus-me-(e)i-mus-me-ei-ōi
Instrumentalo-(e)h₁-bʰi-bʰih₁-(e)h₁-bʰi-bʰih₁-bʰi-ōjs
Ablativo-(o)s-ios-ios-(o)s-ios-ios
Lokativo-i, 0-su-h₁ou-i, 0-su-h₁ou-i, 0-su, -si-oi-oisu, -oisi
Vokativo0-es-h₁(e)-m, 0-h₂, 0-ih₁-es(coll.) -(e)h₂

Pronomoj

Personaj pronomoj (Beekes 1995)
Unua personoDua persono
SingularoPluraloSingularoPluralo
Nominativoh₁eǵ(oH/Hom)weituHyuH
Akuzativoh₁mé, h₁mensmé, nōstwéusmé, wōs
Genitivoh₁méne, h₁moins(er)o-, nostewe, toiyus(er)o-, wos
Dativoh₁méǵʰio, h₁moinsmei, nstébʰio, toiusmei
Instrumentaloh₁moí?toí?
Ablativoh₁mednsmedtuedusmed
Lokativoh₁moínsmitoíusmi

Verboj

Buck 1933Beekes 1995
AtemataTemataAtemataTemata
SingularoUnua-mi-mi-oH
Dua-si-esi-si-eh₁i
Tria-ti-eti-ti-e
PluraloUnua-mos/mes-omos/omes-mes-omom
Dua-te-ete-th₁e-eth₁e
Tria-nti-onti-nti-o

Numeraloj

Oni ĝenerale rekonstruas la numeralojn kiel sekvas :

Sihler 1995, 402–24Beekes 1995, 212–16
unu*Hoi-no-/*Hoi-wo-/*Hoi-k(ʷ)o-; *sem-*Hoi(H)nos
du*d(u)wo-*duoh₁
tri*trei- (plen-grada)/*tri- (nul-grada)*treies
kvar*kʷetwor- (o-grada)/*kʷetur- (nul-grada),
vidu ankaŭ na la regulo de kʷetwóres
*kʷetuōr
kvin*penkʷe*penkʷe
ses*s(w)eḱs; origine eble *weḱs*(s)uéks
sep*septm̥*séptm
ok*oḱtō, *oḱtou aŭ *h₃eḱtō, *h₃eḱtou*h₃eḱteh₃
naŭ*(h₁)newn̥*(h₁)néun
dek*deḱm̥(t)*déḱmt
dudek*wīḱm̥t-; unue eble *widḱomt-*duidḱmti
tridek*trīḱomt-; unue eble *tridḱomt-*trih₂dḱomth₂
kvardek*kʷetwr̥̄ḱomt-; unue eble *kʷetwr̥dḱomt-*kʷeturdḱomth₂
kvindek*penkʷēḱomt-; unue eble *penkʷedḱomt-*penkʷedḱomth₂
sesdek*s(w)eḱsḱomt-; unue eble *weḱsdḱomt-*ueksdḱomth₂
sepdek*septm̥̄ḱomt-; unue eble *septm̥dḱomt-*septmdḱomth₂
okdek*oḱtō(u)ḱomt-; unue eble *h₃eḱto(u)dḱomt-*h₃eḱth₃dḱomth₂
naŭdek*(h₁)newn̥̄ḱomt-; unue eble *h₁newn̥dḱomt-*h₁neundḱomth₂
cent*ḱm̥tom; unue eble *dḱm̥tom*dḱmtóm
mil*ǵheslo-, *tusdḱomti*ǵʰes-l-

Lehmann (1993, 252-255) kredis ke la numeraloj pli grandaj ol dek estis konstruitaj aparte de la dialektgrupoj kaj ke *ḱm̥tóm unue signifis "granda nombro" anstataŭ specife "cent".

Ekzemplaj tekstoj

Eldonitaj ekzemplotekstojn en HIP:

  • Schleicher's fable (Avis akvasas ka) de August Schleicher (1868), modernigita de Hermann Hirt (1939) kaj Winfred Lehmann kaj Ladislav Zgusta (1979)
  • The king and the god (rēḱs deiwos-kʷe) de S. K. Sen, E. P. Hamp et al. (1994)

Planlingvoj

Almenaŭ unu planlingvo enradikigas sin en la hindeŭropa pralingvo, tamen kun aldono de pli modernaj terminoj: temas pri sambahsa-mundialect.

Referencoj

  • Winfred Philipp Lehmann kaj Ladislav Zgusta, 1979: Schleicher's tale after a century. In Festschrift for Oswald Szemerényi on the Occasion of his 65th Birthday, eld. B. Brogyanyi, 455–66. Amsterdamo.

Vidu ankaŭ

Kaj imageblaj pliaj temoj estus

  • Prahindeŭropanoj
  • Ŝemida pralingvo
  • Listo de hindeŭropaj radikoj

Eksteraj ligiloj