Historio de la Romia Imperio

Okazaĵoj kaj homoj en la Romia Imperio

La historio de la Romia Imperio kovras la historion de Antikva Romo el la falo de la Romia Respubliko en 27 a.K. ĝis la abdiko de la lasta okcidentromia imperiestro en 476 p.K. Romo eketendiĝis tuj post la fondo de la Respubliko en la 6a jarcento a.K., kvankam ĝi ne etendiĝis ekster la Italia Duoninsulo ĝis la 3a jarcento a.K.[1] Enlanda milito ekis en la Roma ŝtato en la mezo de la 1a jarcento a.K., unue inter Julio Cezaro kaj Pompeo, kaj fine inter Aŭgusto Cezaro kaj Marko Antonio. Antonio estis venkita ĉe la Batalo de Aktio en 31 a.K. En 27 a.K. la Senato kaj romana popolo faris Oktavianon imperator ("komandanto") kaj tiele komencis la Princlando, nome unua epoko de Romia imperia historio kiu kutime datis el 27 a.K. al 284 p.K.; ili poste havigis al li la nomon Augustus, nome "la venerata". La sukceso de Aŭgusto establis principojn de dinastia sukcedo estis limigita de lia supervivo al nombro de talentaj eventualaj heredantoj: nome la dinastio Juli-Klaudia daŭris dum kvar pliaj imperiestroj — Tiberio, Kaligulo, Klaŭdio, kaj Nerono — antaŭ ĝi lasis la pason en 69 p.K. al la militdetruita Jaro de la kvar imperiestroj, el kiu Vespaziano aperis kiel victor (venkinto). Vespaziano iĝis la fondinto de la mallongdaŭra Flavia dinastio, kiu estis sekvita de la Nerva–Antonina dinastio kiu produktis la «kvin bonajn imperiestrojn»: Nerva, Trajano, Hadriano, Antonino Pia kaj la filozofema Marko Aŭrelio. Laŭ la greka historiisto Kasjo Diono, nome tiutempa observanto, la ascendo de la imperiestro Komodo en 180 p.K. markis la descendon "el regno de oro al alia de rusto kaj fero"[2]— nome fama komento kiu kondukis al kelkaj historiistoj, notinde Edward Gibbon, al konsidero de la regado de Komodo kiel komenco de la Falo de la Romia Imperio.

Teritoria disvolvigo de Romia Respubliko kaj de Romia Imperio (animaciita mapo)

Vidu ankaŭ

Referencoj